Diskuto:Linio Kamaiŝi

Mi kunigis informojn trovitajn en la artikolo mem kaj el fotejo de Japana Esperanto-Instituto. Unu fonto mencias 24 staciojn alia 29. En la artikolo pri Kirikiri-Stacio estis indikite ke ĝi troviĝas sur Yamada-Linio anstataŭ Kamaishi-Linio . Estas malsamaj ortografioj por samaj stacioj. Mi ne korektis transskribon de japanaj vortoj sed kial transskribi ŝ per angla sh aŭ j per y ? Jen aro da kontolendaj kaj korektendaj punktoj. Arno Lagrange @ 11:27, 9. Maj 2008 (UTC)

Estas klare erara ke la listo enhavas 5 staciojn inter Ryōishi - Namiita kiuj apartenas al la Yamada-Linio. Mi supozas ke retejo-mastrumanto de JEI miskomprenis ke la 5 stacioj apartenus al Kamaishi-Linio, ĉar la stacioj apartenas al la Eigyōsho de Kamaishi-Linio.(Eigyōsho: mia vortaro ne havas tradukon de Eigyōsho en Esperanto, mi eble tradukas Oficejo.)
Pri transskribo: JR Orienta-Japanio uzas Hepburn de Fervojo (vd. Transskribado Hepburn#Normaj variantoj de la Transskribo Hepburn), tamen la listo en la retejo de JEI uzas Kunrei. Mi korektos ilin en Hepburn de Fervojo, kiun JR Orienta-Japanio uzas.
Mi denove ankaŭ kreos Yamada-Linio -Ryoho 02:20, 10. Maj 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Linio Kamaiŝi".