Diskuto:Listo de lagoj en Norvegio

Latest comment: antaŭ 10 monatoj by ThomasPusch

Vere la roboto kiu faris unuajn preskaŭ 200 paĝojn pri norvega lagoj elektis la lagojn laŭ nekomprenebla kriterio: sendube estis tute neniu kriterio kaj ili simple elektiĝis hazarde. Tio ne estas problemo, sed klarigas ke malgraŭ granda nombro de preskaŭ 200 paĝoj de lagoj el unusola lando tamen tiu ĉi listo estas ankoraŭ grandparte ruĝa. Sed malgraŭ tio preferindas nun ne krei pliajn paĝojn, sed unue zorgi pri tio ke la ekzistantaj plenumu minimumajn kriteriojn: ke ili almenaŭ havu tri frazojn, kaj ŝablonon pri "artikola ĝermo" (se ne temas pri individua teksto de pli ol 6-10 frazoj), ke ili menciu la ĝustajn provincojn de post 2019 kaj ke tiuj provincoj nomiĝu "provinco" (ne "departamento"), ke bildiĝu bildo, se estas bildo en la komunejo ktp. Momente nur la unuaj 20 de komenca majusklo A estas vere kontentigaj miniaturaj tekstoj - do estos sufiĉe da laboro, antaŭ ol bonos krei entute novajn tekstojn (se iu emas havi ankoraŭ pli da paĝoj pri norvegaj lagoj...). ThomasPusch (diskuto) 18:36, 30 jul. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Listo de lagoj en Norvegio".