Diskuto:Malagasa ariaro

Latest comment: antaŭ 8 jaroj by ThomasPusch

La valoroj de la monbiletoj ekde 1962 ĉiam estas skribataj en "malagasa franko", la antaŭa valuto, kaj malagasa ariaro", la nuna valuto, kiuj rilatas 5:1, tiel ke ekzemple la informkeste nun bildigita monbileto

500 Ariary (1993)


el la jaro 1993 valoras 100 (zato) ariarojn, kiuj korespondas al 500 antaŭaj frankoj. Ĝis 2003 la franka nombro estis la pli videbla, la ariara valoro kaŝita en vorto, por ne-malagaso eĉ ne nepre komprenebla, kaj ekde aŭgusto 2003 inverse la ariara valoro estas elstarigata per granda nombro. La angla vikipedio konjektas el tio, ke fakte la malagasa franko estis la oficiala valuto ĝis julio 20003 kaj la ariaro nur ekde aŭgusto 2003. La germana kontraŭe asertas, ke jam ekde 1962 la ariaro estas la nova valuto, sendepende de la grandeco aŭ malgrandeco de la skribaĵo. La hispana vikipedio trie postulas, ke la ariaro enkondukiĝis nur ekde januaro 2007. Mi ne plulegis en pliaj vikipediaj lingvoj, eble ankoraŭ estas kvara aŭ kvina versio. La germana klarigo iel konvinkas: kial jam ekde 1962 oni indikus valoron en nova valuto "ariaro", se tiu valuto nur ekekzistus pli ol 40 jarojn poste? En Eŭropa unio en 1962 neniu homoj povintus scii, ke en 2002 enkondukiĝus eŭropa valuto kaj ke ĝi nomiĝos "Eŭro" ... mi tre dubus ke la nacia banko de Madagaskaro estus tiom pli profeta kaj jam en 1962 sciintus kio okazos pri la valuto 40 jarojn poste. Sed la dokumentaj fontoj klarigas kontraŭdire, kaj tial mi metas tiun ĉi klarigon ne jam en la artikolon, ĉar ne klara fakto, sed en la diskutpaĝon. ThomasPusch (diskuto) 07:19, 27 mar. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Malagasa ariaro".