Diskuto:Mamul-nomenklaturo

PROPONO DE MAMUL-NOMENKLATURO EN ESPERANTO


Estas ĝenerale konate, ke Esperanto, kiu havas multajn avantaĝojn kompare kun naciaj lingvoj, havas tiurilate unu grandan malavantaĝon: manko de fakaj termin-aroj. Nur por malmultaj fakoj estas en Esperanto sufiĉe da fakterminoj. Por iuj fakoj estas malmulte da fakterminaroj, por iuj fakoj ili eĉ preskaŭ tute mankas. Inter ekzist-antaj fakterminaroj estas iuj malperfektaj : aŭ tro koncizaj, aŭ erarriĉaj.

Eble la plej ampleksa faka terminaro estas biologia nomenklaturo. Kaj ĝuste ĝi estas en Esperanto kolose malkompleta. Ekzistas ja kelkaj komunlingvaj nomaroj de iuj grupoj de organismoj, tamen por multaj organismoj mankas nomoj en Esperanto. Krom tio iuj nomaroj estas por interesatoj malfacile haveblaj. Ofte la interesatoj eĉ ne havas informojn pri ekzisto de la nomaroj. Sed komunlingva nomaro fakte ne estas fakterminaro. Biologiajn fakterminojn enhavas precipe scienca taksonomia nomen-klaturo. Koncerne sciencajn nomojn de organismoj regas en Esperanto senlima povreco.

„Asocio por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo“, kies sidejo estas en Belgio, klopodas krei tute novan nomenklaturon, kiu estas pli bona kaj pli simpla ol la nuntempa, fondita de Linné. Ĉi tiun novan nomenklaturon oni kreas baze de Esperanto. Sed krei milionojn da novaj nomoj estas laboro, kies fino estas en senmezura foreco. Ĉu ni atendu tiel longe? Mi pensas, ke nepre ne. Eble ni eĉ povus atendi vane kaj ĝisatendi neniam.

Tial mi verkis proponon de mamul-nomenklaturo en Esperanto. Eble aliaj fakuloj povus verki similajn proponojn por aliaj partoj de animalaro aŭ vegetalaro. Mi scias, ke mia propono estas treege malperfekta, tamen mi pensas, ke oni devas fari unuan paŝon. Multaj certe sedos, ke mi atencis kaj la nomenklaturon, kaj Esperanton. Mi konfesas sen torturo, ke mi konscias tion. Sed laŭ mia opinio estas pli bona provo de atenco, ol senfare toleri neekziston de bezonataj terminoj.

Kiom mi scias, ne ekzistas eĉ iaj reguloj por scienca nomenklaturo en Esperanto. Sed mi konsentas kun profesoro Carl Støp-Bowitz, ke la plej taŭgaj estas reguloj, laŭ kiuj estas kreata la nuntempa nomenklaturo, kvankam ĝi estis fondita jam antaŭ 250 jaroj. Dum ĉi tiu longa tempo en ĝi ja amasiĝis multegaj malbonaĵoj, sed forigi ilin, tio estas tasko de Nova Biologia Nomenklaturo.

En mia propono mi strebis maksimume eluzi jam ekzistantajn nomojn, ĝis kiom mi scias ilin. Taksonomia sistemo en la propono estas konforma al por mi haveblaj fontoj. Ne estas mia tasko prijuĝi ĝian ĝustecon. Cetere ĝi senĉese evoluiĝas kaj ŝanĝiĝas. La propono estas nekompleta, ĉar estas nekompletaj miaj fontoj. Mi esperas, ke aperos bravuloj, kiuj kuraĝos mian fuŝaĵon pliperfektigi.

Lubomír Středa

K l a r i g o j

Substrekitaj majusklaj nomoj estas troveblaj aŭ en PIV, aŭ en Granda Vortaro Esperanta-ĉeđa (verkita de fratoj Filip), aŭ en ambaŭ † elmortinta taksono (†) taksono ekstermita far homoj

Reiri al la paĝo "Mamul-nomenklaturo".