Diskuto:Manuskriptoj de la Morta Maro

Mia revizianto,

Ĉu "Kumrano" aŭ "Qumrano"?

Mi trovis en vikipediaj kuntekstoj Qumrano, qumrana... Certe, kun eta peno, eblas transŝanĝi ĉion al Kumrano.

Mi pretas tion fari se...

Ludovica

Informoj pri la esplora historio redakti

Hodiaŭ anonimulo 79.17.212.39 alŝutis tekston en la sekcio "Bibliografio", kiu certe ne taŭgas por tiu ĉi sekcio. Krome la teksto estas iom senzorge redaktita. Eble la informoj estas gravaj kaj utilaj, sed miaopinie en la nuna formo ili ĝenas. Mi do metas ilin tien ĉi en la diskutpaĝon; eble fakulo povas poluri ilin kaj trovi taŭgan lokon:

  • La marmortaj rulaĵoj, malkrovitaj ekde 1947 en la samnoma loko sur la okcidentaj bordoj de la Morta Maro, albordiĝis sur la virtuala realo internet danke al akordo inter la la israelaj aŭtoritatoj ŝarĝitaj por la kulturaj kaj arkeologiaj riĉaĵoj kaj la usona Google, la informadikiga entrepreno kies esplomotoroj efike svarmas en la tuta mondo. La anonco aperis la 19an de oktobro 2010. La 900 manuskriptoj revenigitaj al la lumo la pasintan jarcenton entenas tekstojn hebrelingvajn, aramelingvajn kaj greklingvvajn – inter kiuj eroj de la Malnova Testamento – fundamentaj por la studo pri judismo de la epoko de Jesuo. La aliro al fragmentoj de la rulaĵoj konservitaj ĉe la Muzeo de Israelo en Jerusalemo estis rezervita por fakuloj. En la naŭdekaj jaroj oni entreprenis la sisteman paperan publikigon kiu ĝis nun okupas 39 volumojn. Nun el la papero oni transiras al la digita formato, kiu favoros kaj plilarĝigon de la ebla utiliganta baseno kaj protekton de la originaloj el la ekspozicio al eksteraj danĝeraj agantoj. Ĉiuj la 30.000 manuskriptaj fragmentoj estas fotitaj per specialaj infraruĝaj radiaparatoj kiuj helpas eltiri bildojn kun klarnetaj detaloj tra kiuj spertuloj perfektigos sian penetradon en la sekretojn de la dokumentoj. Sur la vebo, al la origina bildo apudas traduko de la reproduktita teksto al diversaj lingvoj.
  • La kosto de la projekto entute kostis du milionojn da dolaroj.

Kelkaj indikoj por lingvaj modifindaĵoj:

  1. La rulaĵoj estas de la Morta Maro, ne la mara morto; do marmortaj → mortamaraj.
  2. "samnoma loko": kiu sama nomo? La vorto "samnoma" estas superflua kaj konfuzas la leganton.
  3. "Virtuala realo": por mi nekomprenebla en tiu ĉi kunteksto.
  4. "esplomotoroj": ĉu "eksplodmotoroj"? aŭ "serĉmaŝinoj"?
  5. "efike svarmas en la tuta mondo": ne enciklopedieca esprimo. Eble la reklamistoj de Guglo ŝatus ĝin...
  6. "la pasintan jarcenton": en enciklopedio oni nepre indiku absolutajn datojn, ne relativajn.
  7. "la naŭdekaj jaroj": de kiu jarcento?
  8. "papero": en la tempo, kiam la skribaĵoj ekestis, papero ne estis konata en la mediteranea areo.
  9. "klarnetaj detaloj": Kvankam ebla ludi klarneton klare kaj nete, tiu ĉi esprimo tute ne estas klara.
  10. "vebo": verŝajne esperantigo de la angla web (teksaĵo), sed miaopinie ne kutima.
  11. "La kosto ... kostis du milionojn": prefere "estis du milionoj".

-- Aisano 14:03, 28. Dec 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Manuskriptoj de la Morta Maro".