Diskuto:Masturbado

Latest comment: antaŭ 10 monatoj by ThomasPusch

Kvankam masturbi sin kaj melki sin (pli komun-uza) aŭ la sinonimo onani unuavice temas pri "vira homo eliganta spermon el sia peniso", por redukto de seksa tensio, kaj similspeca ago ĉe virina homo por redukto de seksa tensio nur same nomeblas laŭ analogio, tamen laŭ la nuna stato en la artikolo estas unu bildo pri ago de vira homo kaj 10 pri similaj agoj de virinaj homoj, kio estas iaspeca misproporcio. Mi neniel volus postuli nun enigi ankoraŭ naŭ bildojn de vira masturbado, por krei egalecon, sed eblus konsideri forigi la lastajn 8 bildojn (el kiuj 7 estas en kolektaĵo) de virina masturbado, ĉiukaze ĉiuj sen bilda priskribo kaj similaj laŭ montro, por sekvi al relacio de 1:2 pri vira:virina bildiĝoj, ankaŭ tio matematike ankoraŭ estus misproporcio, aŭ forpreni nur la kolektaĵon de 7 bildoj, por sekvi al relacio de 1:3 pri vira:virina bildiĝoj. Sed eble ankaŭ estas kulturaj kialoj pli fasciniĝi pri virinaj intimaj bildoj ol pri viraj, mi neniel scias. Mi ĉiukaze nun forigas nenion, nur notis mian miron pri la misproporcio. Al mi sufiĉas ripari rompitan ligilon al anglalingva eduka teksto pri la historio de la fenomeno, kaj aldoni aŭtoritatan referencon pri slanga esperanta vortumo. ThomasPusch (diskuto) 04:53, 20 jun. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Masturbado".