Diskuto:Misisipo (rivero)

Latest comment: antaŭ 2 monatoj by Sj1mor in topic Prefero de bildoj

Prefero de bildoj redakti

Fakte, ĉe la supro mi preferus havi la "WV banner Mississippi Capital-River Casino boat in Natchez.jpg", kiu montrigas la plenan larĝecon de la riverego, pli ol la "Mississippi River banner at Lansing, Iowa.jpg" kiu estas prenita de vikidatuma parametro "page banner" P948, sed en la nuna stato de la informkesto(j), tiu ĉi rivero, mi ne povas fari tion. Sj1mor (diskuto) 08:51, 4 mar. 2024 (UTC)Reply

Saluton, @Sj1mor:. Ĉu eble ni bezonos por tio novan ŝablonon, kiu laŭdezire enmetas bildon, metas nenion (per ŝablona valoro neniu) aŭ transprenas la valoron laŭ ligbutono por Vikivojaĝoj (P948)? Se jes, kiel nomiĝu la ŝablono? Ĉu eble "Ŝablono:Informkesto/P948"? La oblikva streko montrus, ke temas pri ero por informkestoj. - Amike Tlustulimu (diskuto) 11:36, 4 mar. 2024 (UTC)Reply
Saluton Tlu, jes ja, verŝajne. Mi sugestas ke la ŝablono estu nomota Ĉesupro (do ni ankaŭ bezonas akompanatan, Ĉemalsupro). Kiel mi jam diris, Ni ankaŭ bezonas novan ŝablonon por Historia regiono (logike simile al Pereinta ŝtato).
PS memoru ke la filtrigo de P31 estas la plej grava kaj urĝa tasko. Sj1mor (diskuto) 11:42, 4 mar. 2024 (UTC)Reply
Ŝajnas al mi, ke la nomo "Ĉesupro" estas eĉ pli bona, ĉar oni ja povus iom post iom ion aldoni al ĝi. Ĉu la ŝablono estu farata en Vikisintakso kun kelkaj alvokoj de Lua-moduloj aŭ rekte en Lua?
Mi pensas, ke filtrado de estas (P31) ne (facile) eblas sen Lua. Sed bedaŭrinde mi nun ne havas ideon pri tio. Eble mi ja foje devus demandi pri tio sur la diskutopaĝo de la germana versio de nia modulo {{Wikidata}}. :-( Amike Tlustulimu (diskuto) 12:26, 4 mar. 2024 (UTC)Reply
Notu ke estas du Ĉesupro(j), unu por la informkesto kaj alia per la artikolo. Ili simple sinsekvas. Sed en la kazo de Ĉemalsupro, la ĉemalsupro de la informkesto tute ne sekvas la ĉemalsupro de la artikolo, ĉar la enhavo de la artikolo apartigas inter ili.
Mi ne konas la Lua-n, do mi ne povas vere diri. Sed filtrado de P31 estas verŝajne Lua ĉar temas pri programado.
Memoru ke ni ankaŭ deziras la referencoj akompanantaj la valorojn de la parametro. Sj1mor (diskuto) 12:39, 4 mar. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Misisipo (rivero)".