Diskuto:Nacia Parko Kejimkujik

Latest comment: antaŭ 14 tagoj by Tlustulimu in topic Plej alta punkto

La uzanto Kanadano en 2007 komencis tiun artikoleton kun iom pli ol 1300 kilobajtoj, kun klara prefero de landonomoj kun finaĵo -io en la teksto. Poste, en 2014 la uzanto Forstbirdo aldonis iom pli ol 400 kilobajtojn, do kontribuis iom malpli ol kvaronon, kaj permesis al si ŝanĝi la tutan tekston al landonomoj kun finaĵo -ujo. Laŭ la landnoma vikipedia kompromiso tio ne permeseblas. La teksto daŭre estas teksto laŭ stilo de landonomoj kun finaĵo -io kaj devas resti tia. ThomasPusch (diskuto) 04:44, 8 nov. 2023 (UTC)Reply

Fakte la dua informkesto ne aldonas multajn informojn, nur la urbon Halifakso kaj la nomon de la parka administrejo. Mi nun ankoraŭ ŝanĝis la detalecon de la situomapo, por aldoni iom pli da vario. Sed tamen la duobla informkesto estas kutima por ĉiuj tekstoj pri naciaj parkoj de Kanado, kaj ĝi ne damaĝas, nur iom grandas. ThomasPusch (diskuto) 05:49, 8 nov. 2023 (UTC)Reply

Plej alta punkto redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke pri la plej alta punkto, kies Q-kodo aperas en la informkesto, ĝis nun ekzistas artikolo nur en la franca Vikipedio. Ĉu eble iu el niaj franclingvanoj foje povus traduki ĝin esperanten, por ke la Q-kodo estu anstataŭata de nomo? - Post tiu traduko eblus aldoni la parametron |alto-koord = jes al la ĉefa informkesto. Amike Tlustulimu (diskuto) 16:27, 7 maj. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Nacia Parko Kejimkujik".