Diskuto:Nazoj (popolo)

Esperantigo de vortoj el hispana fonto, hispano proponas ne modifi la S-literon al z. Narvalo 05:56, 28. Okt 2005 (UTC)

Mi samopinias. Ŝanĝi intervokalan s al z ne estas universala esperantig-regulo. Simple observeblas ke multaj vortoj de latina etimo evoluis tiele: casus [kasus] > "kazo" ktp. Aliflanke ekzistas multaj vortoj kiuj retenis la s: misio ktp. Bab 13:41, 28. Okt 2005 (UTC)
La ĝermon de ĉi tiu artikolo Roberto Perez-Franco originale verkis en 2003. Li diris en la artikolo Nazo-Teribo, ke la tradicia prononco uzas Z-sonon. Ĉar li verkis artikolojn preskaŭ nur pri panamaj indiĝenaj popoloj, mi kredas lian aserton pri la ĝusta prononco de "Nazo". --trojo 16:44, 4. Nov 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Nazoj (popolo)".