Diskuto:Nederlanda Orient-hinda Kompanio

  1. Ĉu ne Orienthindia?
Eble vi pravas laŭ PIV(2002) estas hindia lingvo kaj brita muzeo, iom strange ĉu? --Verdulo 18:41, 25. Mar 2006 (UTC)
  1. ĉu ne Ŝtato-generalo aŭ ŝtata generalo, komisiito, reprezentanto? RK Ĉu?
Laŭ PIV(2002) Ĝeneralaj Statoj aŭ Ĝeneralaj Ŝtatoj (france: États-Généraux)--Verdulo 18:41, 25. Mar 2006 (UTC)

Verŝajne ĝi nomiĝu "Nederlanda Kompanio de (la) Orientaj Indioj".

Ekzistas ankaŭ "Brita Kompanio de Orientaj Indioj".

La radiko hind' signifas la regionon de nuna Barato, eventuale kun Pakistano kaj Bangladeŝo: Hinda Oceano, hindaj lingvoj, hindeŭropa, ktp.

La radiko indi' signifas aŭ la regiono Karibio ("Okcidentaj Indioj") aŭ la regiono de Hindio, Sudorienta Azio kaj Indonezio ("Orientaj Indioj"). La vorto estas uzinda nur en historiaj kuntekstoj.

Mi ŝanĝis la nomon. --Verdulo 18:15, 11. Okt 2007 (UTC)

Ĉu vere Indioj? Indioj estas malnova nomo por ambaŭ partoj de Ameriko, kiujn Kolumbo konfuzis kun Hindio. Vidu ankaŭ: Indiano. La nomo de kompanio devas esti Nederlanda Orienthinda Kompanio

Petro@diskkont 18:35, 5. Apr 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Nederlanda Orient-hinda Kompanio".