Diskuto:Neologismo

Ĉu "neologismo" estis neologismo? -- :)

Laŭ mi jes, ĉu aldonindas kiel: neologismo = novvorto? --Chuck SMITH
Mia vortaro diras ke "neologismo" estas oficiala... Se ĉiuj vortoj krom la Fundamentaj estas neologismoj... mi timas ke ne plu eblos skribi senneologisme. (p-eco)
Parte vi pravas kaj neologismoj estas necesaj aŭ almenaŭ tre utilaj. Ĉu ni notu, ke ofte "neologismo" montras fi-takson de la (konservema) parolanto al la taksata neologismo? -- :)

Ĉu vere "stulta" estas neologismo? Bab 13:55, 19. Okt 2004 (UTC)

Kaj "pluraj"?!!! Memoru, ke nur novaj vortoj estas neologismoj: Preskaŭ ĉiuj vortoj esprimeblas per frazoj kiel "pli ol unu", sed ili tamen ne estas "neologismoj". Bab 14:02, 19. Okt 2004 (UTC)

Vortojn, kiuj aperas por nomi ion, kion oni antaŭe tute ne nomis (eble ĉar la afero mem estas nova), oni ordinare ne nomas "neologismoj" en Esperanto.

Kiu estas tiu oni, ĉu la skribinto?


Konsideru la precizajn, sed bedaŭrinde ne ĉie konatajn difinojn de Zamenhof:

  • "Neologismo" estas radiko sinonima al iu oficiala radiko (= radikoj troviĝantaj en la Fundamento aŭ en unu el la Oficialaj Aldonoj). Nur la Akademio de Esperanto rajtas enkonduki tiajn neologismojn, se ili ne estas samtempe internaciaj vortoj laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko.
  • Nova radiko, kiu ne estas sinonima al oficiala radiko, laŭ la Fundamento nomiĝas "nova vorto" ; ĉiu esperantisto rajtas enkonduki tiajn novajn vortojn.
  • La vorto "neologismo" mem estas nek neologismo, nek nova vorto, sed ĝi estas oficiala vorto, enkondukita per la Dua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
  • "Novismo" ne estas sinonimo de "neologismo", sed laŭ PIV ĝi signifas: "Tendenco de tiu, kiu ĉiam volas novigi kaj preferas la plej novajn aferojn."

--Helmut Welger 16:53, 5. Jan 2006 (UTC)

La listo de neologismoj en la artikolo estas plejparte erara:

  • armeo = militistaro: armeo estas kaj internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko kaj oficiala vorto enkondukita de la 1-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro; do ĝi nepre ne estas neologismo.
  • aspekti = elrigardi: aspekti estas internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko.
  • ekspliki = klarigi: ekspliki estas aŭ internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko aŭ ordinara nova vorto, ne neologismo laŭ la terminologio de Zamenhof.
  • frida = malvarma: laŭ Zamenhofa terminologio frida estas ordinara nova vorto, ne neologismo.
  • futuro = os-tempo, estonteco: futuro estas aŭ internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko aŭ ordinara nova vorto, ne neologismo laŭ la terminologio de Zamenhof.
  • giganto = grandegulo: giganto estas kaj internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko kaj oficiala vorto enkondukita de la 1-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro; do ĝi nepre ne estas neologismo.
  • heni = ĉevalbleki: heni estas ordinaro nova vorto, ne neologismo laŭ la terminologio de Zamenhof.
  • imagi = prezenti al si: imagi estas Fundamenta vorto.
  • kanono = pafilego: kanono estas kaj internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko kaj oficiala vorto enkondukita de la 1-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro; do ĝi nepre ne estas neologismo.
  • prezidento = (ŝtat)prezidanto: prezidento estas aŭ internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko aŭ ordinara nova vorto, ne neologismo laŭ la terminologio de Zamenhof.
  • cis = maltrans (ĉi-flanke de): cis verŝajne estas vera neologismo.
  • trajno = vagonaro: trajno estas oficiala vorto enkondukita de la 8-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro; do ĝi nepre ne estas neologismo.
  • trista = malgaja/malĝoja: trista estas aŭ internacia vorto laŭ la 15-a regulo de la Fundamento Gramatiko aŭ ordinara nova vorto, ne neologismo laŭ la terminologio de Zamenhof.
  • stulta = malsaĝa: stulta estas oficiala vorto enkondukita de la 2-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro; do ĝi nepre ne estas neologismo.
  • valo = intermonto: valo estas Fundamenta vorto.

Do, laŭ strikta Zamenhofa terminologio nur "cis" estas neologismo. Se oni prenas iom vastan difinon de "neologismo", tiam ankaŭ "frida", "futuro", "heni", "prezidento" apartenas al tiu ĉi kategorio. Ĉiuj aliaj ne.
La listo nepre devas esti reverkita. Mi tuj forigos el ĝi almenaŭ la Fundamentajn vortojn "imagi" kaj "valo". --Helmut Welger 00:14, 2. Feb 2006 (UTC)

Se "frida = malvarma" ne estas neologismo lau la terminologio de Zamenhof, kial do "cis = maltrans" vershajne estas vera neologismo lau la terminologio de Zamenhof? Alivorte: Kiu estas la unu Fundamenta au oficiala radiko, al kiu "cis" estas sinonimo? --91.61.211.1 17:16, 3. Okt 2008 (UTC)
Mi estas la demandinto kaj intertempe trovis jenan eblan kialon: "Maltrans" estas ne-kutima (do povas esti neglektata), kaj "chi-flanke de" entenas nur unu leksikan morfemon (nome "flank'"). Oni do povas diri, ke "cis" estas sinonimo al la nur unu leksikan morfemon entenanta "chi-flanke de" kaj tial estas neologismo lau la terminologio de Zamenhof. Chu mia konjekto trafas? --91.61.224.145 09:41, 4. Okt 2008 (UTC)

Helmut: Mi tre aprezas vian lingvopoluran laboron ĉi tie kaj viajn profundajn sciencajn analizojn kiel pri ĉi tiu artikolo. Bonvolu fari plu same. Kuraĝon kaj sukcesos al via strebado deziras Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:26, 2. Feb 2006 (UTC)

Kara Blahma, dankon pro viaj afablaj kaj kuraĝigaj vortoj! --Helmut Welger 23:15, 2. Feb 2006 (UTC)

Neologismo por "malbona" redakti

Saluton! Ĉu ekzistas neologismo por malbona? Mi ŝategus mencii ĝin, se jes. Ĝis! --Stephan Schneider 16:54, 7. Sep 2006 (UTC)

La novvortaĉo por malbona estas mava. Ne uzu, nek menciu, por ke homoj ne ekhavu strangajn ideojn. Fundamentisto 09:03, 11. Nov 2007 (UTC)

Kelkaj vortoj pri PIV (Plena Ilustrita Vortaro) redakti

Ŝajnas, ke la celo de Waringhien estis verki samdikan vortaron kiel tiuj de la naciaj lingvoj. Li ne komprenis la kunmeteblecon de la internacia lingvo. Tio jam vidiĝas en la titolo: vortaro por kunmetema lingvo ne povas esti "plena". PIV abundas je francismoj. Por multaj konceptoj oni simple prenis la francan radikon kaj aldonis "o". PIV eble proksimigis esperanton al la naciaj lingvoj sed certe malproksimigis ĝin de la rolo de INTERnacia lingvo.

Tio ne estus problemego se ekzistus aliaj pli bonaj vortaroj. Bedaŭrinde PIV havas monopolon. Pro tio la homoj rigardas PIV-on kiel leksikologian biblion. Kaj tuj foliumas ĝin anstataŭ mem pripensi kion ili vere volas esprimi kaj ĉu ne eblus diri tion per fundamentaj radikoj kaj afiksoj.

La duono de PIV estas nenecesa kaj eĉ malutila balasto por lingvo INTERnacia.

Oni nur povas konsili uzi pli multe sian cerbon kaj malpli PIV-on.

Espereble la nova versio de PIV ne aldonos ankoraŭ pli da balasto, kaj espereble la reviziantoj tralegis la libron "la bonan lingvon" de Claude PIRON.

Alikaze PIV restos "Preskaŭ Ido Vortaro".

La idistoj estas inter ni!

Propono: ĉiu, kiu enkondukas nenecesan neologismon en la lingvon pagu ĉiujare monsumeton al UEA. ;) 90.25.235.90 10:02, 29. Sep 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Neologismo".