Almenau en la germana versio por kemiaĵoj ekzistas ŝablono. Bedaurinde mi ankoraŭ ne estas sufiĉe sperta por redakti ampleksan ŝablonon, mi konsilas ankaŭ por esperanto adapti tion sistemon. --Illuminatus 15:35, 1. Mar 2008 (UTC)


Pri fuŝeco de nitrogeno redakti

  1. Nitrogeno ne estas io "pli nova" — simple en iuj lingvoj oni nun paŭsas la anglan kiel antaŭe oni paŭsis la francan. En multaj lingvoj la termino sametima kiel „azoto“ estas tute ĥemia, neniom arkaika; ekz-e tiel estas en la rusa, franca, itala, rumana, greka, portugala, pola.
  2. Objektive azoto estas pli bona vorto ol nitrogeno: pli mallonga, belsona, klare kontrasta kun la aliaj elementonomoj (dum nitrogeno sone kaj skribe tro similas al hidrogeno).
  3. La esperanta nomo ne nepre sekvas la ĥemian nomenklaturon: neniu proponas ŝanĝi „oro“n al iu „aŭrumo“.
  4. Se oni tamen ial volas anstataŭigi „azoto“n, tiam pli racia alternativo estus ne la miskvalita (kaj feliĉe neoficiala) „nitrogeno“, sed nitro, malpli longa kaj reale produktiva en la nomenklaturo. Oni ne diras „nitrogenato“, sed „nitrato“ — aŭ eble „azotato“, kiel ekz-e en la rumana.

Sergio (diskuto) 06:26, 10 Okt. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Nitrogeno".