Diskuto:Onomatopeo
Mi opinias, ke la artikolo konfuzas inter veraj onomatopeoj kaj interjekcioj. Laŭ la (ĝusta) difino en la artikolo mem estas neeble, ke sentoj estu esprimitaj per onomatopeoj, ĉar al sentoj ne respondas "sonoj el la ĉirkaŭanta mondo". Povas esti, ke sentoj emigas homojn eligi certajn sonojn, sed ili nenion imitas, do ne estas onomatopeoj.
Mi proponas forigi la parton pri "sentoj".
– Umberto 22:05, 12. Mar 2006 (UTC)
ATENTO redakti
heeeeeen! estas la sono de la ĉevalo. Ĉar oni diras ĉiam "La ĉevalo henas." 86.203.41.76 11:06, 3. Mar 2007 (UTC)