Kial ne Perm? En la angla, hungara oni skribas PERM Ĉu la akcento ne estas pli proksima al Perm ol al Permj, kiu estas preskaŭ ne eldirebla? RK


02.03.04 de Lovermann
Hm, sed kiel mi komprenis, ne ekzistas unua regulo por skribado de nomoj de urboj. Grandaj mondfamaj urboj, kiel Novjorko aŭ Moskvo, havas iliajn esperantajn nomojn, sed oni povas skribi nomojn de urbojn laŭ prononco en la lingvo de lando, en kiu tia urbo sitiuĝas. Vidu, por ekzemplo, liston de urboj en Danio. Tie vi vidos eĉ specialaj literoj en nomoj de urboj.

Do, mi sammaniere ne volas ŝanĝi nomojn de rusiaj urboj. Permj estas Permj, sed ne Perm.


Jes, ekzistas ĥaoso en la uzado de la urbaj nomoj. Kelkaj esperantigas (tiel kripligas) ĉion per finaĵo O post la nacia prononcita radiko (aŭ, se la radiko finiĝas per O ili lasas tiel...). Tiel mi kelkfoje ne ekkonas la urbojn, eĉ konatajn por mi. Por la transskribo de la cirila al la latina alfabeto ekzistas multaj reguloj je landoj. Ĉe ni Hungario skribas Habarovszk kaj Perm (fonematike kaj ne fonetike=laŭlitere)). Ĉu vi (rusoj) prononcas la molan signon en Perm kiel j?

RK


de Lovermann
. Jes, la litero "m" en Perm prononciĝas mole. Vi certe scias hispanan sonon ñ. Tio estas same. Do, mi preferu skribi Permj por iumaniere signifi, ke m estas mola. Koncerne al aliaj urboj -- mi ne ekscias novajn nomojn, kiam iu jam skribis. Por ekzemplo, iu antaŭ mi skribis Arkangelsk. Eĉ mi ne scias, kial, sed mi ne ŝanĝis tion. Estas bone, ke rusa lingvo estas preskaŭ fonetika: mi skribas kiel mi aŭdis.

Hm, vidu ankaŭ ĉeĥiajn urbojn: ili estas skribitaj kun diakritaj literoj, tion mi neŝatas, ĉar ne ĉiu esperantisto scias, kial legi tiujn literojn.

Tio estas avantaĝo de Unikodo: ĝi kapabligas nin redoni la originalajn nomojn de lokoj kaj personoj. Je fremda nomo aldonendas Vikipedio:Prononchelpilo, kaj do ĉiu esperantisto scios kiel legi la literojn! Bab 11:27, 3. Dec 2004 (UTC)

Reiri al la paĝo "Permj".