Diskuto:Proparolanto

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Taylor 49 in topic Ĉu pro-parolanto? Kial "pro"?

Ĉu pro-parolanto? Kial "pro"? redakti

Bedaŭrinde mi ne vere komprenas la vorton. La homo parolas, jes. Sed oni ne celas ke ri parolas "pro" io, ĉu? Laŭ mi ri parolas eble "por" io. Kion opinias aliaj? --Lu (diskuto) 15:07, 11 jan. 2019 (UTC)Reply

Ankaŭ por mi estas stranga, cetere la hungaroj diras:"vorto-portanto". Tamen mi akceptas, ĉar ĝi troviĝas en PIV. Alia strangeco, ke ĝi estas profesio, kial ne proparolisto? --Crosstor (diskuto) 10:39, 11 dec. 2020 (UTC)Reply
La vorto "proparolanto" bonas. eo.wiktionary.org/wiki/proparolanto Sed "proparolisto" bonas ankaŭ, eble eĉ pli (3 trafoj en tekstaro). Temas ja pri profesio. Taylor 49 (diskuto) 19:42, 23 jun. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Proparolanto".