Diskuto:Rejnland-Palatinato

Dum mia aktivula vivo en la Esperanto-movado inter la jaroj 1978 kaj 1997 (kaj ankaŭ poste) mi neniam praktike vidis la uzon de la vorto Rejnlando-Palatinato (kiel proponas PIV), sed ĉiam Rejnland-Palatinato, sen centra "o" kaj iom pli simila al la germanlingva originalo ... kaj mi dum jardeko estris la centran oficejon de GEA plus starigis du oficejojn de GEJ, zorgante pri la membroj, lokaj grupoj, privataj kaj amaskomunikilaj informpetantoj el Rejnland-Palatinato kaj organizis plurajn internaciajn renkontiĝojn tie... La esperantistoj el Baden-Virtembergo sukcesis defendi la por ili kutiman nomon de sia federacia lando malgraŭ la NPIV-a propono "Badenio-Vurtembergo": Paralele mi tre pledas por reoficialigo de la laŭ mi uzata vorto "Rejnland-Palatinato" (kaj same cetere de "Ŝlesvig-Holstinio" anstataŭ la vikipedie uzata "Ŝlesvigo-Holstinio"). Ĝis decido pri tio mi tamen malgraŭ mia konvinko mem skribas laŭ la konvencio Rejnlando-Palatinato.

Aparte por la kategorio baza decido gravus, ĉar ne eblas per redirektigo iugrade "permesi" du alternativajn skribmanierojn, kio kaze de la artikolo pri la lando jes eblas.

ThomasPusch 13:38, 24. Feb 2008 (UTC)

Mi konsentas kaj proponas ŝovi la artikolojn al "Rejnland-Palatinato" kaj "Ŝlesvig-Holstinio". --Ulrich Matthias 17:14, 25. Feb 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Rejnland-Palatinato".