Diskuto:Sándor Petőfi

János Arany redakti

mi malbone komprenis, ĉu János Arany estis la nova edzo de la eks-edzino de Sándor Petőfi? --Dominik 10:34, 14. Aŭg 2009 (UTC)

Tute ne. Mi iomete plibonigis la tekston.--Crosstor 14:12, 14. Aŭg 2009 (UTC)

Leginda diskuto (malsukcesis) redakti

Proponita de --Crosstor 09:53, 14. Aŭg 2009 (UTC), ĉar tio estas iom mallonga formo de la elstara hungara teksto. Laŭeble vi ne faru ruĝajn ligilojn, nur se vi faros pri tio artikolon! Tie estas nur bluaj ligiloj.

  • Por:
  1.   Por: --Dominik 12:08, 14. Aŭg 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  1.   Kontraŭ: --Ziko 22:10, 20. Aŭg 2009 (UTC) Similaj kritikpunktoj kiel ĉe la supraj artikoloj.
  • Komentoj:
Krom la hungarlingva ĝi estas unu el la plej ampleksaj artikoloj pri Petőfi en Vikipedio.--Dominik 12:08, 14. Aŭg 2009 (UTC)
  • Ziko kritikis supre foje la ruĝajn, foje la bluajn ligojn. Nu, kio estas la vero ĉe Petőfi? Mi miras, ke Ziko ne ekrigardis, ke la artikolo havas 15000 bitokojn sen ruĝaj ligoj --Crosstor 09:22, 21. Aŭg 2009 (UTC)
Precipe estas ligiloj al jaroj kaj ĝeneralaj vortoj kiel armeo, teatro, eĉ ĉambro kaj marto. Tio ne helpas al leganto, sed tiras atenton al la malĝustaj vortoj. --Ziko 18:02, 21. Aŭg 2009 (UTC)
Ziko tute pravas. Tia ligado-malsano estas tre ĝena, ĉar la ligitaj vortoj ankaŭ elstare koloriĝas (ne gravas ĉu ruĝe ĉu blue) kaj simple distras la leganton. Krome, tiaj ligiloj impresas naive. Tia ligo-manio oftas en Vikipedio kaj iuj eĉ daŭre aldonadas tiajn ligojn.
Ankaŭ la tuta artikolo havas infanecan koloron: emocia noveleto, ne enciklopedia artikolo. Kial ekzemple enestas ĉi tiu alineo: “La naskiĝo (la unua de la patrino) okazis dum noktotagmezo. Laŭ la rememoroj post la naskiĝo iu tuj iris al la najbaro por peti ion kaj dumvoje vidis la preteririntan urbetogardiston. Ties tasko estis ekzemple dum noktomeze ĉirkaŭrigardi.” Tio estas ankaŭ enhave-lingve stranga: kio estas “la unua naskiĝo de la patrino”? Kion signifas “noktotagmezo”? Kian enciklopedian signifon havas tio, ke post la naskiĝo iu iris al najbaro, kaj vidis survoje iun alian. Kaj kial necesas en artikolo pri poeto-heroo skribi ion pri taskoj de noktogardisto? Kion signifas “dum noktomeze”? Kial estas menciinda la tasko “dum noktomeze ĉirkaŭrigardi”. – Entute, la artikolo bezonas seriozan reverkadon aŭ, unuahelpe, drastan koncizigon. --Surfo 11:06, 22. Aŭg 2009 (UTC)
Pardonu ke mi nun ne kontrolas pri la aŭtoroj, sed la Petöfi-artikolo rememorigas min je la Frédéric Chopin-artikolo. Tie mi en prilaboro forigis ligilojn, korektis vortumojn, kaj forigis detalojn kiuj ne estas utilaj por enciklopedia artikolo. Iel tiu prilaboro reprezentas mian kritikon kiun mi havas pri la Petöfi-artikolo. Ne miskomprenu min, mi taksas ĝin taŭga kaj bona por prilaboro, sed en la nuna formo mi trovas ĝin simple ne "leginda". Kore --Ziko 15:14, 22. Aŭg 2009 (UTC)
Mi faris ŝanĝetojn pri la naskiĝo. La kritikanto pravis. Eble tio iĝis pli bona. Mi bedaŭras, ke la artikolo iĝis emocia novelo (spite mian intencon). Tamen ĝi tiel sukcesis. Por anglo, franco tio strangas, por hungaro ne, ja spirito de Petőfi tuŝas ĉiujn hungarojn. Vidu: rememoroj (kie mankas nomoj de brigadoj, kolĥozoj ktp. Noktomezo estas ĝuste 0 h.
Tio estas grave, ĉar ofte aperas naskiĝdato 1922, ankaŭ tio estas ĝusta. La rememoro de tiu persono estas pruvo kaj ĉiu hungaro scias tion, tial mi skribis ĝin. Pri la tasko: tiutempe en tuta Hungario estis tia tasko, la preteriranta homo estas pruvo por nasko dum noktomezo. Tio estas interesa fakto - laŭ mi - por enciklopedio. Cetere tio estas legebla en la hungare, sed pli longe.
Kio ŝajnas "natura" por hungaro ne nepre estas tia por tutterano, kaj ja, en ĉi enciklopedio en Esperanto, ni ne celu nur hungarojn. Por mi, absolute sensignifa estas la parto "Laŭ la rememoroj post la naskiĝo iu tuj iris al la najbaro por peti ion kaj dumvoje vidis la preteririntan urbetogardiston. Ties tasko estis ekzemple dum noktomeze ĉirkaŭrigardi." Ĝi pruvas absolute nenion kaj ĝi falas kiel haro en la supon (eble tiu esprimo strangas por hungaroj sed por francoj, ne !). Fakte tiu "klarigo" estas ĉu troa, ĉu nesufiĉa. --Ssire 22:45, 29. Aŭg 2009 (UTC)
Pri koncizigo: tiu artikolo tute ne estas la plej longa, kial tiu artikolo estu pli mallonga? Petőfi nepre meritas tiun longon. Ĝenerale la artikolo sekvas la hungaran, el kio ne menciiĝis laŭ mi multe da (por nehungaro) superfluaj partoj, sed mi aldonis iom mankajn partojn, ekzemple fiasko dum somero en 1848. Pri bluaj ligoj: por mi ili ne estas ĝenaj. Se io meritas artikolon, tiu meritu ankaŭ ligojn.--Crosstor 08:43, 23. Aŭg 2009 (UTC)
Mi poluris: ekzemple naskiĝo, noktomezo, teatro. Mi forgesis diri, ke la hungara teksto estas markita (eble elstara artikolo).--Crosstor 08:04, 28. Aŭg 2009 (UTC)
La preciza kvanto da vikiaj ligiloj vere estas afero de persona gusto. Mi mem kutime ligas ĉiujn jarojn, kaj ofte faras same rilate al ĝeneralaj vortoj. Al mi plaĉas montri la riĉecon de Vikipedio kiel eble plej ofte. Ziko certe rajtas malŝati tian kutimon, sed ekzistas ankoraŭ neniu preciza, deviga regulo pri tiu problemo (laŭ mia scio), tiel ke kontraŭa voĉdono pro tia nura kialo estas laŭ mi iom ekscesa. Thomas Guibal 14:02, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Thomas, legu pli precize, estas ne nur pro tio. --Ziko 16:48, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Jes, tion mi ja rimarkis. Mi volis nur precizigi, ke la argumento pri "tro da ligiloj" ne nepre estu valida. Thomas Guibal 07:14, 30. Aŭg 2009 (UTC)

Citiloj redakti

Mi aldonis la ŝablonon {{Sen citiloj}}, ĉar kvankam estas listo de fontoj, estas neniu referenco. Referenco estas: <ref>[retejo.com Biografio] pri Sándor Petőfi</ref> Sen tiuj citiloj, tiu, kiu legos la artikolon, ne scios kiu retejo estas fonto pri iu aserto.--Frglz (diskuto) 07:55, 21 Dec. 2012 (UTC)

Jes vi pravas sed ne ni troigu, certe fontoj estus bonaj sed legantoj estas ankaŭ inteligentuloj. Ni devus plibonigi sed tro de banjeroj ne helpas. --pino (diskuto) 08:09, 21 Dec. 2012 (UTC)
Cetere, kial estas la hungara Vikipedio en la listo de fontoj? Uzi fonton, kiun tiu Vikipedio citas estas eble, sed uzi la Vikipedion mem kiel fonto estas absurde.--Frglz (diskuto) 12:06, 21 Dec. 2012 (UTC)
Ĉiuj fontoj enhavas la samon, kie li naskiĝis ktp, ankaŭ la hu Vp mencias la samon. Traduki la esencon el tio ne estas absurda. Laŭeble vi ne donu taskojn al aliaj redaktoroj, se io ne plaĉas al vi, bonvolu vi mem pluredakti!--Crosstor (diskuto) 12:23, 21 Dec. 2012 (UTC)
Ĉu iuj asertoj estas tradukitaj el la hungara Vikipedio? Tiuokaze, la ŝablono {{tradukita}} devas esti enmetita.--Frglz (diskuto) 12:39, 21 Dec. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Sándor Petőfi".