Diskuto:Serio Oriento-Okcidento

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by Moldur in topic Sonetoj ? Orfeo

Al mi ŝajnas konsilinde kunigi ambaŭ artikolojn, ĉar efektive estas nur unu. Oni tamen bv prenu la pli kompletan laŭ informa valoro (kun eldonjaroj kaj paĝonombro ktp). Gerrit Berveling NL

Mi samopinias. Sed eble sugesto: fari el la listigo ne fluajn "frazojn" kun antaŭaj punktoj, sed tabelon ĉar tiam la informoj estas pli kare kaj aparte videblaj kaj troveblaj. Estas iom da laboro, sed tio estas farebla. RobKeetlaer 04:48, 26. Jul 2008 (UTC)

Informoj en la tabelo redakti

Al kiu eldono rilatas la informoj en la tabelo? Ĉu ili devus ĉiam esti pri la unua eldono aŭ la lasta (kiu pli verŝajne estas daŭre havebla)? Ekzemple, kiam temas pri n-ro 4 (Kalevala), en la tabelo aperas ISBN-numero kaj ISBN ankoraŭ ne ekzistis en 1964. Mi kontrolis, ĝi rilatas al la dua eldono (el 1985). Tamen, devus esti klare pri kiu eldono temas en la tabelo. Ĵus aperis la 3-a eldono de Cent jaroj da soleco kaj mi ne certas kiel enmeti informojn pri ĝi en la artikolo. --Fiskot (diskuto) 13:49, 19 Jun. 2015 (UTC)

Kiu estas la kolorkodo de la tabelo? --Franmau (diskuto) 18:03, 16 nov. 2017 (UTC)Reply

Alilingvaj versioj redakti

Aperas ke la angla, franca kaj germana versioj ne plu estas aktualoj (ili datiĝas de 2017).--Alifono (diskuto) 16:56, 29 jan. 2021 (UTC)Reply

Sonetoj ? Orfeo redakti

"Sonetoj de Orfeo" estu "Sonetoj al Orfeo", ĉu ne? - Sincere, Moldur (diskuto) 15:34, 24 feb. 2021 (UTC)Reply

Respondo trovita: "Sonetoj al Orfeo" - vidu: [1] - Moldur (diskuto) 20:33, 17 mar. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Serio Oriento-Okcidento".