Ĉu la donita dua signifo de "soldanelo" ne estas vere speco de "konvolvulo"? PIV ne mencias tiun duan signifon. --Ismo 20:26, 22. Jan 2005 (UTC)

La teksto estas el PIV :) kiel bazo por estonta pli bona artikolo (PIV 1987 1009. p.). Mi devis haste krei kelkajn artikolojn antaŭ la 20.000-a artikolo. Vi pravas, dua senco revizienda. RK

Jes, mi nun vidas, ke PIV1 havis tiun duan signifon. Antaŭe mi konsultis nur PIV2, kiu ŝajne forĵetis ĝin. --Ismo 23:31, 23. Jan 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Soldanelo".