Diskuto:Spiritisma sinteno pri Esperanto

je ĉi artikolo abundas mallogikaĵoj, kontraŭaj al skribado de artikoloj. Bv-u reskribi ĝin sciencece!

Kiam mi skribos pri scienco mi skribos science, kiam mi skribas PRI RELIGIO mi ne bezonas skribi science! KIU SCIENCO PRITRAKTAS SPIRITA MONDO? Aŭ kiam mi skribos pri scienco mi skribos religie? SE VI LEGIS LA ARTIKOLON enestas kelkfoje la sprimo LAŬ SPIRITISMO, do estas LAŬ RELIGIO ne laŭ scienco aŭ logiko! Roberto 23:09, 2. Okt 2005 (UTC)

Mi ne precize tiel dirus, ĉar la mensa fono de enciklopedio estas tiu de la Franca Revolucio, kiu baziĝas sur scienceco. Sed la artikolo ja priskribas la sintenon de (precipe brazilaj) spiritismanoj, kaj laŭ mia marĝena scio ĝi priskribas ĝin ĝuste. – Aisano 23:21, 2. Okt 2005 (UTC)
Estas aliaj artikoloj, kiel Ĉieliro de Maria, kial vi ne plendas ke oni reskribos ĝin "science"? Kio estas plej malfacile kredi, ke spiritoj retenas siajn naciajn lingvojn en spirita mondo aŭ ke virino eliras al ĉielo kun ŝia korpo? En la artikolo estas klare ke estas ideo de Spiritismo, same kiel ĉieliro de Mario estas ideo de katolikismo, kaj ĉieliro de Mahometo estas de islamoj. Ĉu francoj malpermesu ke Islamanoj skribos artikolon pri Mahometo dirante ke li, LAŬ ISLAMISMO, ĉieliras? Mi jam skribis dekojn de artikoloj pri Abraham, Noa ktp. kiu enhavas "sensensaĵoj" kaj mi klopodis meti "Laŭ Biblio" kaj neniu strangis. Kial, science dekmiloj da bestoj restis en Arkeo? Kial homo povas ĉieliri? ktp? Roberto 23:28, 2. Okt 2005 (UTC)
Nu, Roberto, mi ja estas je via flanko; mi skribis, ke laŭ mi la artikolo estas en ordo, ĉar vi skribas "laŭ spiritismo". Mi nur ne konsentis, ke scienceco ne gravas en Vikipedio. La temoj de Vikipedio ne nepre estu sciencecaj; la metodoj tamen jes. Ekzemple, oni ne skribu pri "faktoj", kiujn oni legis el la intesto de bestoj. Sed ion tian vi ja ne faris. – Pretere, mi ne estis la anonimulo, kiu komencis tiun ĉi diskuton. – Aisano 15:03, 3. Okt 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Spiritisma sinteno pri Esperanto".