Diskuto:Subĉiela ŝatokupo

Ĉu tia esprimo ekzistas en Esperanto???? Kial ne ĉenatur-hobioj aŭ eksterdom-hobioj aŭ io alia??? La nomo subĉiela sonas al mi terura!


Mi konsentas; ni ĉiam estas sub la ĉielo, eĉ se estas tegmento inter ni kaj ĝi. "Subĉiela" eĉ povas ŝajni religia afero. Kunmetvorto kun "eksterdom" ŝajnas al mi pli bona. Ajnamaniere, kial "hobio"? Se oni petas tiun vorton en la serĉilo, oni iras rekte al artikolo nomita "ŝatokupo"... --Raoni Sousa 14:58, 15. Maj 2006 (UTC)


Tamen la vorto "subĉiela" estas sufiĉe kutima en Esperanto. Oni parolas pri subĉielaj muzeoj, subĉielaj bazaroj, ktp. PIV parolas pri subĉiela koncerto. Mi sugestas movi la artikolon al "subĉielaj ŝatokupoj" (plurale). PaulP 15:03, 15. Maj 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Subĉiela ŝatokupo".