Diskuto:Sufiksoj en Esperanto

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by ThomasPusch in topic neoficiala sufikso -un-

Vidu la diskutpaĝan noton Ĉu "prefikso" aŭ "antaŭafikso"?, kiu same validas pri la artikoloj prefiksoj en Esperanto kaj sufiksoj en Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 13:03, 1 jul. 2016 (UTC)Reply

Krome pri la listo de neoficialaj sufiksoj en la koncerna informkesto ankaŭ vidu la noton Ŝablono-Diskuto:Sufiksoj en Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 13:41, 1 jul. 2016 (UTC)Reply

Alispecaj redakti

En Alispecaj: Kial mankas la sufiksoj -an kaj -ar? Ili estas en la supra kadro sed ne en la teksto. —La komenton aldonis, sen subskribo, Gmolleda (diskuto • kontribuoj) 17:30, 11 feb. 2021‎ (UTC)Reply

Saluton, Gmolleda. Dankon pro via atentigo. Mi ĵus aldonis la du sufiksojn al la listo, ĉar mi tute ne scius kialon pro kiu ili plu forestu tie. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:26, 11 feb. 2021 (UTC)Reply

neoficiala sufikso -un- redakti

Iu anonimulo fine de 2022 aldonis iun onidiran neoficialan sufikson -un- (ruĝa ligilo, do ne eblis vidi ion pli detale). Mi pardonpetas, sed mi tute ne povas memori iun ajn vorton kiu uzus tiun "sufikson", kaj ankaŭ la listo de neoficiala sufiksoj en PMEG tute ne helpas, kvankam ĝi listigas multajn tre kontroversajn kaj strangajn "eventualajn sufiksojn". Tial mi provizore malfaras la anoniman redakton, kiu ĉiukaze ankoraŭ ne estis en la stabila versio, kaj alvokas, se iu tamen volus onidiran neoficialan sufikson -un- (ruĝa ligilo), ke oni ĉi tie klarigu ekzemplon, plej bone kun ekstera referenco, kaj supozatan intencon de la proponata sufikso. Povas esti, ke mi pasive konas iun vorton kun tiu sufikso kaj nun ne povas memore trovi ĝin, sed mi dubas. Kaj metante iun noton estas bone alvoki la tri homojn kiuj ĉi tie jam metis iun noton vidi la noton, per meto de la ŝablono {{re|Gmolleda|Tlustulimu|ThomasPusch}}. Estas tiom da artikoloj, ŝablonoj kaj diskutpaĝoj, ke facile eblas hazarde vidi unu paĝon nur unufoje en jardeko, tial bonas atentigi iujn aliajn uzantojn pri diskutpaĝa noto. ThomasPusch (diskuto) 12:14, 11 nov. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Sufiksoj en Esperanto".