Diskuto:Sun Myung Moon

Mi petas pardonon se mi eraras, kaŭze ĉi tiam estas mia unua diskutaĵo je eo.wikipedia.

Mi opinias, ke la nomo « Sun Myung Moon » estas kompleta anglalingvaĵo, nek korealingve (lingvo de la homo mem) nek esperantalingve (lingvo de artikolo). Estus plu taŭga se oni literumu la nomon aŭ per la lingvo de la homo mem kaj de lia kulturo, aŭ per la lingvo per kio la artikolo estu skribata.

Plue, korealingve la nomo sekvas la ordo « Moon Sun Myung » ĉu ne?

Pro tioj, oni kredus ke korea-kulturanoj preferu alian ordon krom « Sun Myung Moon »; kaj oni kredus ke esperante-parolantoj preferu alian literumaĵon: aŭ « Mun Son Mjong » aŭ « Muno Sono Mjongo » aŭ . . . io ajn krome erara angla literumaĵo.

Jes, ĝi eble povus esti konsiderata kiel anglalingvaĵo, tamen ĝi estas lia propra transliterumaĵo. Tiel estas kiel li literas sian nomon, laŭ la anglalingva artikolo. -- Yekrats 16:23, 14. Apr 2008 (UTC)
Dankon. Mi legis, poste, "Revised Romanization of Korean" en la angla vikipedio, kaj "Korea lingvo". Ĝis nun taŭga esperantalingva artikolo pri korealingva literumo mankas; krome, ni komprenas ke la sola literumo ("romanization") estas por ĉiuj lingvoj, ne anglalingvo nure. Mi dankas vin por atentigi min pri la prava vidpunkto. Vlikmo

En Esperanto mankas "y". Oni diras ne "sun myung moon", krome, "mun son" (aŭ eble "san") "mjon". En Esperanto mankas nazalita vualo "ng". (Tethys7)

La komentoj principe ĝustas: Kvankam tre multaj latinliteraj lingvoj ŝajne transprenas lian propran anglalingvan noman latinliterigon, laŭ la ĝisnunaj vikipediaj artikoloj jam estas almenaŭ tri esceptoj - la bulgara, kiu uzas la formon Сан Мьон Муун [San M'on Muun], la ĉeĥa, kiu proponas Son-mjong Mun, kaj la rusa, kiu uzas la formon Мун Сон Мён [Mun Son Mjon]. Se iu volus renomi la artikolon «Mun Son Mjon» aŭ «Mun Son Mjong» (pri tiuj du variaĵoj, do la nazala "ng", ankoraŭ eblus diskuti), nenio kontraŭstarus. Principe tamen aparte ĝenas ke esperanta versio de la teksto angle nomata "Revised Romanization of Korean" ankoraŭ mankas. -- ThomasPusch (diskuto) 23:34, 1 Maj. 2012 (UTC)

Stop, mi korektas min: Artikolo "Reviziita transskribo de la korea lingvo" ja intertempe ekzistas, nur ke iel ĝi ne bone intervikie ligiĝis, kaj tial ne troveblas se oni rigardas alilingvajn vikiajn tekstojn pri la temo. Mi korektas la intervikiajn ligilojn, tiel ke la esperantlingva teksto vere estu trovebla. Tamen daŭre ĝustas ke tiu transskriba sistemo unuavice tauĝas por anglalingvanoj. -- ThomasPusch (diskuto) 23:39, 1 Maj. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Sun Myung Moon".