Diskuto:Tibeta skribo

Mi ne komprenas pro kio : la tabelo ne aperas en la pozicio kie mi metis ĝin anstataŭe aperas nur </table>, kaj la tabelo aperas en la fino de la paĝo. Bv ripari kiu povas. Dankas Arno

Dankon Brion ke vi riparis. Fakte la problemo venis de mankanta ferma </font> Arno
Jes, la vikio provas mem ripari malĝustajn HTML-koderojn, sed sufiĉe mallerte, ke ĝi ofte plifuŝas la aferon kaj kaŝas la veran fonton de la problemo. Ne tro danku min; estis mi kiu verkis tiun damnindan programeron. :)
Jen helpileto: http://validator.w3.org/ Ofte ĝi povas montri, kie kaŝiĝas la fuŝaĵo. --Brion VIBBER

( 12. Maj 2003 )


Mi deziras ion pli pri la Tibeta lingvo kaj alfabeto.

  • al kiu grupo de lingvoj ĝi apartenas
  • ĉu nur la vokalo a estas uzata?
  • ĉu lernantoj lernas la tibetan kaj la ĉinan?

--Hans 14:31, 31. Mar 2008 (UTC)

Fakte la teksto devus korekte nomiĝi "tibeta skribo" aŭ "tibeta abugido", ĉar la tibeta skribo ne estas alfabeto sed abugido, kaj oni per ĝi skribas fakte ne nur la tibetan lingvon sed ankaŭ la dzonkhan (la oficialan lingvon de Butano). Amike DidiWeidmann 15:52, 31. Mar 2008 (UTC)
Sekve ne hezityu movi la artikolon al Tibeta skribo. AL @ 18:47, 31. Mar 2008 (UTC)

Pri la bilda versio redakti

Scott proponis ke ĝi estu forigita, fine ĝi fariĝis redirektilo al sekcio de la artikolo kiu entenas ĝin. Mi fakte apartigis tiun version, ĉar ĝi estas iom peza kaj senutila por kiu povas vidi la signojn unikode (kiam iili estas ĝuste instalitaj sur la komputilo). Mia celo estis provizi eblecon por tiuj kiuj ne povas vidi la unikodaĵojn tamen vidi la signojn, kaj por tiuj kiuj povas vidi ilin ŝpari komputilajn rimedojn. Eble ne plu utilas tiaj zorgoj ? Arno Lagrange @ 18:47, 31. Mar 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Tibeta skribo".