Diskuto:Tibeto

Latest comment: antaŭ 8 jaroj by Gabrielo

Miaopinie, "okupata" ne estas neŭtrala vorto, sed malamikeca vorto kontraŭ Ĉinio.

En la mondo ekzistas mirinde da similaj fenomenoj. Mi havis amikon, kiu naskiĝis kaj vivis en Scotlando. Iam li vizitis mian urbon, tiam li diris ke li ne ŝatas anglon, ĉar anglo okupas scotlandon. Nun li vivas en Aŭstralio. Ĉu Scotlando devus sendependiĝi de Anglio? Kaj alia ekzemplo, iu esperantistino devenis de Bretagne. Ni babilis per interreto iufoje. Ŝi havis similian diron ne ŝati francon. Ŝia nacio havis propran kulturon kaj lingvon, sed franco senigis la lingvon. Ĉu Bretagne rajtas sendependiĝi el Francio? Mi ofte pripensis tion,kaj kelkaj similoj ĉirkaŭŝvebas en mia kapo, kiam la okcidento tumultas pri Tibeto. Plimulte, Nordirlando, Malvinas Insularo de Anglujo; Basques de Hispanio; Corsica de Francio; Cicili de Italio, Kurds de Turkio kaj Sikkim estis aneksita de Indio en 1975 kaj aliaj.

Kial oni vidis la neŭtralajn vortojn pri aliaj landoj, sed male pri Ĉinio? Vekipediisto jam kontraŭis sian regulon neŭtrala. --Celumio 07:22, 21. Jul 2008 (UTC)

La germana kaj la angla versio estas iomete pli neŭtrala koncerne la avantaĝoj de la teokratia historio kaj la influo de ĉinio.

Kompreneble nuntempe estas "politike korekta" ataki kaj insulti ĉinion pro fiagoj kaj ignori la mezepokan socion de la religiuloj antaŭe. Indus serĉi la veron kaj ne simple sekvi instruojn de iu feŭda reganto kiel "Dalai Lama" aŭ de Usono, kiu aliloke malpli zorge rigardas al homoaj rajtoj (Irako, Guantanamo) --Illuminatus 09:16, 19. Mar 2008 (UTC)

kiel diri? Eble ĝis estas politike korekta ataki ĉinio, sed se oni rigardis preskaŭ la tutaj landoj de la mondo, neniu vere atakas ĉinion. Mezepokan socion certe se oni regardas la libroj de Alexandra David Néel aŭ Heinrich Harrer sed kiu estis Irlando antaŭ la helpo de UE? Tie oni ne devas ĵuĝi kiu estas bone aŭ malbone, oni devus verki enciklopedion montranta tio kio agas09:31, 19. Mar 2008 (UTC)

Pri la termino "okupata" indus diskuti. Multaj opinas, ke Tibeto ĉiam, almenaŭ pli ol 500 jaroj estis parto de ĉinio. La separatismaj tendencoj ekestis en la 50-aj jaroj post influo de la usona sektreta servo CIA. --217.83.72.119 18:15, 23. Mar 2008 (UTC)

Pli neŭtrale estus havi du diferencajn artikolojn : unan pri la (historia) "Tibeto" kaj unu pri la (pli malgranda) "aŭtonoma regiono Tibeto".

Ĵes eventuale, sed en la historia artikolo, aperos ne neŭtralaj punktoj kaj la neŭtrala regiono estos je la ĉina vidpunkto. Pri la okupo de Tibeto per Ĉinaj militistoj, oni devas prezizi ri kia epoko oni parolas. Eĉ ĝi daŭras ekde 500 jaroj, prezizo gravas. Mi ne volas tie trollon same kiel en la francan vikipedion...--Jonathaneo 15:22, 3. Apr 2008 (UTC)

Forigendaj Kialoj redakti

  • 1.Pri la flago: Nun tiu ĉi flago estas ne uzita en Tibeto regiono de Ĉinio. Tamen ni vidas ĝian ekziston sub “Tibeto” de Ĉinio. Oni misopinias ke ĝi estas uzebla nun tie.
  • 2.Tibeto estas lando: Neniu lando, eĉ UN agnoskas ke ĝi estas unu lando. Male estas agnoskita parto de Ĉinio. Tiaj skribaĵoj, lando aŭ landlimo, estas ne taŭga kaj ne neŭtrala.
  • 3.Malgraŭ la enmigra politiko de la ĉina registaro, Ĉinoj (hanoj) daŭre estas malplimulto en la regiono. La plejmulto plu estas tibetanoj.: Tiu ĉi frazo estas kun forta politika inklino. Kaj tiu opinio estas disputhava.
  • 4.invadis Tibeton kaj aneksis: Same ekzistas disputo. Malgraŭ Tibeto estas parto de Ĉinio,do, tio ne estis invado kaj anekso.Historie Tibeto ekapartenis ekde Yuan-dinastio (1271-1368).
  • 5.Panĉen-lamao estis elpelita en 1965.: Ni sciis, tiam okazis Kultura Revolucio en Ĉinio. Preskaŭ tuta Ĉinio suferis la katastrofon,ne nur Panĉen-lamao,samtempe ni ankaŭ ne kulpigas la nunan ĉinan registaron.
  • 6.“celas finkoloniigi Tibeton per sistema enmigrado, kun la kredebla celo igi ĉinojn plejmulto en la regiono.” “pli ol unu milionon da mortintoj” Kun forta subjektiva opinion. La mortinta ĉifero estas disputhava.
  • 7.“oni diras pri la ĉ. 100 viktimoj inter la tibetanoj.”: Oni diras, kiu diras? Tio ĉi estas ambigua kaj malklara priskribaĵo.
  • 8.Vikipedio ne estas propagandejo,sed tamen ni vidis ke ĉi tie jam estas propagandejo de tibeta separatismo.

La vikipediaĵo enhavas fortan individuan opinion, kun ne neŭtralaj vortoj kaj frazoj. Tio jam kontraŭis la regularon kaj la principon de Vikipedio.

Do tio kio mi timis, verŝjane okazas, Trollon. Tio kio estas nomita flago apartenanta al Tibeto kaj estis nomita kaj uzita tiel ekde sian unuan uzadon fare de la 13-a dalai lamaon. Due ĝia flago estas la oficiala simbolo de la tibetan registaron en ekzilo do ĝi estas de fakto la tibeta flago. Pri "invado aŭ anekso" oni ankoraŭ rikomencas ĝiajn senfinajn diskutojn pri la eniro de ĉinan armeon en Tibeto. Pardonu sed eniro de tankoj en Lasao en 1959 ne estis vera senperforta manifestado. Vi pravas nature kun la frasoj kiuj ne havas fontojn, la vorto "oni" povus esti malbone uzita SE ĝi ne havas fonton, do oni/ni devas fontigi. Pri la ĉiferoj de la mortoj, same la mortoj de ĥiroŝima estas disputhava de usonanoj kaj Japananoj, do same fonti gravas--Jonathaneo 12:50, 26. Jul 2008 (UTC)
Antaŭ ĉio, vi devu scii ke Tibeto estas la parto de Ĉinio. Do, Ĉinaj tankoj rajtas iri ĉien, inkluzive de Tibeto.La flago estas uzata nur je la ekzila registaro, sed ne en nuna Tibeto. Ĉu la ekzila registaro estas agnoskita? Ĉu de la franca registaro aŭ de vi? Okazis tumulto en 1959, la ĉina armeo kompreneble rajtis repacigi tion. Memore la franca polico ankaŭ pelis perforte junularan manifeston en Parizo. Fonto, kia fonto? Kiu estas oni? Mi ankaŭ diris male, ĉu mi ankaŭ estas unu el oni? Ankaŭ laŭ mia "oni".Morto de ĥiroŝima,plimulte da senkulpuloj estis mortigitaj de Japanaj militistoj en la Dua Mondmilito, eĉ neniu prizorgas tion sen ajn disputo. Vi tute staras ĉe Dalai Lamao kun individua opinio.--Celumio

Ke bela vorto povas esti "separatismo" same ke "terorismo". Oni ne babiladas pri la rajtoj de estrao disponi de liaj tankoj aŭ ne, ĵus montri la uzo de perforto en ia situacio. Ĝia flago verŝajne ne estas akceptita de multaj personoj plimulte el Ĉinio. Atentu, mi ne akuzas la ĉinianoj ĝenerale sed montras aŭ babiladas pri kian formon ni devas prezenti tiun flagon (por mi kiel historia flago de Tibeto kiu ne estas permesita nun en la originala flago eĉ kiel regionalan montraĵon. ), kaj pli grave tiun landon nun pardon de Ĉinio. Mi proponas ke haltas batali sur formoj kaj oni centriĝas sur fonton.--Jonathaneo 10:06, 27. Jul 2008 (UTC)

Propone jene: redakti

Tibeto (ĉina: 西藏, pinjina: Xīzàng, tibeta: Bod) estas aŭtonoma regiono de Ĉinio, situanta en Azio norde de Himalajo kaj sudokcidente de Ĉinio, Ĝia ĉefurbo estas Lasao. La aŭtonoma regiono Tibeto (Xizang) etendiĝas sur 1,2 milionoj da kvadratkilometroj kaj enhavas 2,1 milionojn da loĝantoj. Tibeta lingvo estas ĉefa. La regiono apudas Xinjiang-on kaj havas limojn kun Barato, Nepalo, Butano kaj Birmo. Tibeto situas en la sudokcidenta limregiono, sudokcidento de la Qinĝai-Tibeta Altebenaĵo. Ĝi najbaras al Barato, Mjanmao, Butano, Sikimo kaj Nepalo en la sudo kaj okcidento.

Post kiam Padma Sambhava venkis la bon-pastrojn kaj iniciatis lamaismon, Tibeto estis teokratio. Ĝi restis ekster koloniismo kaj okcidenta civilizo. En la 1940-aj jaroj, ne ekzistis minejoj kaj la nuraj aŭtomobiloj apartenis al Dalai-Lamao. En 1950, la Centra registaro de Ĉinio kun Dalai Lamao subskribis la pacan interkonsenton. Tibeto fariĝis aŭtonoma regiono, oficiale regata de Dalai-Lamao kaj de Panĉen-lamao. La ĉina centra registaro de tiam zorgas pri milita defendo, eksterlandaj rilatoj, financoj kaj edukado de Tibeto. La politiko de Ĉinio koncerne Tibeton severiĝis en 1958, kiam la tibetaj aŭtonomistoj oponiĝis al la centra registaro. En 1959 Dalai-lamao rifuĝis en Barato kun 100 000 fideluloj, kaj tie estigis ekzilan registaron. Rezistantoj (khampa), rifuĝintaj en la nepalaj montaroj kaj subtenitaj de Barato, milite batalis kontraŭ Ĉinio. En Tibeto Panĉen-lamao gvidis la registaron ĝis li estis elpelita dum la Kultura Revolucio en 1965. En marto 2008, okazis protestoj en Lasao.

Kial mia vikipediaĵo'Historio De Tibeto' estis forigita? Mi planas traduki pli detalon pri Tibeto, tiel mi antaŭenmetis la fotojn pri Tibeto, sekvos la tradukaĵo. Ĉu vi administrantoj rajtas regi tutan Vikipedion? Vi tute ne scias, konas kaj komprenas Ĉinion. Jen vi misvikipediis la ĉefurbon de Jilin Provinco. Ĝi ne estas Jilin, sed Changchun. Estas dubinda, kiom da historio vi administrantoj scias pri Tibeto? Vi forigis mian vikipediaĵon pri Tibeto ĉiam. Mi dubas ke vi havas politikan celon. Se vi administrantoj kondutas per malamika koro daŭrige, mi batalos kontraŭ miaj malamikoj.Celumio 04:35, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Laŭ mi la jena frazo estas efektive mal-neŭtrala:

"La ĉina politiko celas finkoloniigi Tibeton per sistema enmigrado, kun la kredebla celo igi ĉinojn plejmulto en la regiono. Du trionoj de la loĝantaro de Lasao konsistas nun el Ĉinoj. La subprema politiko kaŭzis ĝis la jaroj 1990-aj pli ol unu milionon da mortintoj inter la Tibetanoj."

Estas granda disputo pri ĉi tiu temo, sed efektive ŝajnas ke nun tempe la plejmulto de la loĝantaro ankoraŭ de la aŭtonomia regiono de Tibeto ankoraŭ konsistas el Tibetanoj. La Han-Ĉinaj enmigrintoj nur estas malplimulto, krom en Lasa. La malagrabla klimato kaj la malproksimeco ankaŭ ne altiras enmigrintoj. Ne estas veraj pruvoj ke la Ĉina registaro havas celo igi la Tibetanoj malplimulto en la tuta regiono. Krome, enmigrado okazas en ĉiuj regionoj de Ĉinio. Do, mi forigos tiun frazon.

--Gabrielo 08:23, 21 sep. 2015‎ (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Tibeto".