Diskuto:Tineola bisselliella

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Verdulo

@Verdulo: (kaj aliaj), laŭ kiu referenco estas esperantlingva nomo "Vesto-tineo" kaj "moteo"? Laŭ PIV "moteo estas ĝenerala nomo ne specia nomo http://vortaro.net/#moteo Marek Mazurkiewicz (diskuto) 03:03, 31 jul. 2016 (UTC)Reply

Mi kopias ĉi tie respondon el mia diskutpaĝo (Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:13, 31 jul. 2016 (UTC)):Reply

Saluton Marek, Mi prenis la difinon el la artikolo pri tineedoj kiu jam estas de 2009 en Vikipedio. Kompreneble tio povas esti malĝusta kaj korektenda. Eble pli bona vorto estas domtineo.

Kiel registrite je 18:57, 7 sep. 2009 (redakti) K Amika Babilfrenzo (diskuto | kontribuoj)

(Nova paĝo: La tineo (dommoteo aŭ latine Tinea) estas noktpapilio. Tineedojaŭ moteo (Tineola bisselliella) *Lana tineoaŭ limatrio (Lymantria disp...) --Verdulo (diskuto) 10:50, 31 jul. 2016 (UTC)Reply

Kaj respondas ĉi tie: @Verdulo: mi pensas ke tio estas kontraŭ: Vikipedio:Kontrolebleco. Mi proponas alinomi artikolon al Tineola bisselliella se ne ekzistas referencoj pri esperantlingva nomo. Kio vi pensas? (Mi petas, respondu ĉi tie.) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:13, 31 jul. 2016 (UTC)Reply

Mi alinomis ĝIn al domtineo kiu ankaŭ troveblas en NPIV. Kompreneble eblas fari alidirektilon

el Tineoa bisselliella.--Verdulo (diskuto) 09:29, 1 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Mi en NPIV vidas ne "domtineo" sed "dommoteo" http://vortaro.net/#moteo. @Verdulo: ĉu vi konsentas ke nomo "Vesto-tineo" ekzistas en neniu referenco do ne povas ekzisti en Vikipedio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:47, 1 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Vi pravas mi konfuziĝis inter tineo kaj moteo. Se ne estas nomo en Esperanto por tiu specio mi konsentas ŝanĝi la nomon en la latina sinonimo. --Verdulo (diskuto) 17:21, 1 aŭg. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Tineola bisselliella".