Diskuto:Torino

Latest comment: antaŭ 9 monatoj by ThomasPusch

Hmmmm, mi kredas, ke pli logikus nomi ĝin Turino, pro internacieco, ĉu? Torino estas italskribita nomo

Ĉu la nomo Torino jam tute enradikiĝis en nian lingvon? En la okcidentaj lingvoj ĉiu uzas formon de Turin (sed hungare Torinó). RK

Nu, en itala lingvo oni diras Torino, kaj mi preskaŭ centprocente certas, ke italaj esperantistoj ankaŭ diras tiel (aŭ ĉu ekzistas Turino en Esperanto??). En PIV mi nuntempe bedaŭrinde ne povas kontroli... --Unukorno 13:06, 14. Apr 2004 (UTC)
En PIV (2002) legeblas:Torino Ĉefurbo de Piemonto (7°39'E, 45°05'N)--Verdulo 19:02, 11. Feb 2006 (UTC)
Eblas centprocente konfirmi, ke "la nomo Torino jam tute enradikiĝis en nian lingvon", ne nur en PIV, ankaŭ tiu de 2020, sed en multaj gazetaj artikoloj de UEA, TEJO kaj SAT, FEI kaj IEJ, en Monato kaj en la esperantlingva literaturo. ThomasPusch (diskuto) 20:50, 31 jul. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Torino".