Diskuto:Torrevieja

Mi pensas, ke la nomo Malnovturo estas ekstrema kaj abomena esperantigo de Torrevieja. Kvankam ĝi ampleksas la saman signifon de Torre+vieja, ĝi estas forme tute malsimila al sia originala hispana nomo. Plie, mi pensas, ke eĉ hispanlingvuloj ne havas mensan bildon pri Torrevieja kiel du-membra vorto konsistanta el Torre (turo) kaj vieja (malnova), kaj do ili konsideras ĝin nedisigebla vorto, same al multegaj nomoj de hispanaj urbo-nomoj enhavantaj plurajn vortetojn. Mi do proponas, ke oni ŝanĝu la artikolon al Torrevieja. --Meitneriu (diskuto) 17:16, 28 Dec. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Torrevieja".