Diskuto:Tour de Feminin

Latest comment: antaŭ 1 monato by LiMr

@Sj1mor: (kaj informcele ankaŭ al @LiMr kaj Petr Tomasovsky:) Mi devas konfesi, ke mi impresiĝas pri la ideo de la listo {{#invoke:Cycling race|listofwinners|1=Q1463076}}, kiu aŭtomate nutru sin el informoj de vikidatumoj. Iom mi devis serĉi, ĝis mi en vikidatumoj trovis la lokon kie eblis ŝanĝi la fremdlingvan vorton "cancelled" al esperanta "nuligita", sed tio ne estis problemo. Sed tamen plurloke mi ankoraŭ tre miras pri la aŭtomatismo: Kompreneble estas frenezete aŭtomate krei ruĝajn ligilojn pri 50 sportistoj el disciplino, pri kiu ĝis nun estas tre malmultaj esperantaj paĝoj - ĉi tie, kiam mi hodiaŭ ekvidis la liston, ne estis eĉ unu blua nomo - ses paĝojn pri la lastaj du konkuroj mi nun plenigis per artikolaj ĝermoj, sed mi ne (!) intencas daŭrigi tion al la pasinteco, nur volis ke la plej aktualaj nomoj estu bluaj. Tamen mi neniel komprenas laŭ kiu ideo la aŭtomatismo elektas kiu nomo estu ruĝa ligilo kaj kiu ne. Mi komence supozis ke la funkcion eble instalis ŝovinsima usonano kiu pensas "se estas artikolo en la angla vikipedio, tiam devas ankaŭ esti tekstoj en ĉiuj aliaj lingvoj, kaj facilas krei ilin, ĉar ĉiu mondano perfekte komprenas la anglan, do estos ruĝaj ligiloj alilingve - se ne estas angla artikolo, tiam ne necesas ke io estu en aliaj lingvoj" - sed tiom simple la elekto ŝajne ne estas. Kvankam dum simpla enporto de nomo el vikidatumoj principe facile eblas fari tiel ke kiam ekzistas esperanta artikolo la nomo ĉiam estas blua, kaj se ne, la nomo simple restas nigra. Kaj estas pliaj strangaĵoj,

  • iuj senkulpaj (Kial antaŭ ol mi kreis paĝon estis la ruĝa nomo Olha Kuliniĉ, kiun mi mem esperante aldonis al la vikidatumero, sed post kiam mi sekvis la ruĝan ligilon kaj tie kreis ĝerman paĝon Olha Kuliniĉ, nun la nomo subite en cirilaj literoj estas Ольга Кулинич??),
  • aliaj ĝenaj (Kial la tria nomo de 2023 aperas sen ligilo Eliska Kvasnickova, kvankam ŝi klare nomiĝas kun supersignoj Eliška Kvasničková kaj jam havas esperantan artikolon? - d:Q125636069).
✔ Farite bone, tiun eraron mi jam sukcesis ĝustigi, mi unuigis erojn Q125636069 kaj Q118257395.
  • Kial la rusino Aleksandra Burĉenkova (en la linio pri 2009 kaj 2010, d:Q2833251) havas nomon en nekompreneble germana latinliterigo de la cirila nomo, Alexandra Burtschenkowa, sed alia rusino, Elizaveta Oŝurkova (d:Q16226922) bonorde havas esperantan nomon, ne fremdlingve anglan, kaj bedaŭrinde havas ruĝan ligilon, kvankam pri ambaŭ rusinoj same estas esperantlingvaj nomoj en vikidatumoj kaj ili idente ne havas esperantan tekston???

La ideo enpreni tian liston el vikidatumoj estas bonega, sed detale la listo agas strange, kvankam tia enpreno povus teknike funkcii bonege. Mi nun tute ne volas eksterordinare gravigi la signifon de tiu konkuro aŭ la sportan disciplinon de virinaj etapaj ŝoseaj biciklistaj konkursoj kompare al aliaj sportaj disciplinoj, sed mi interesiĝas pri la teknika ideo tiel kontribuigi vikidatumojn kaj ŝatas scii kial la aŭtomatismo ankoraŭ kondutas tiom strange. Ĉu iu el vi havas pli profundan komprenon? ThomasPusch (diskuto) 11:35, 27 apr. 2024 (UTC)Reply

Jes ja tiu estas interesa kaj promesplena. Mi memoras ke mi simple kopiis tiun ĉi e aliaj artikolo. Certe temas pri modulo, vidu https://www.wikidata.org/wiki/Module:Cycling_race Sj1mor (diskuto) 16:43, 27 apr. 2024 (UTC)Reply
La modulo uzas nomojn laŭ tiuj:
--Priority order
--#1 P1813, short name, in correct alphabet, correct time
--#2 P1448, official name, in correct alphabet, correct time
--#3 sitelink (so label from wikipedia) in correct language
--#4 label from wikidata in correct language
--#5 label from wikidata in another language
P1813 de Olha Kuliniĉ estas "Ольга Кулинич", do la nomo estas en cirilaj literoj. LiMr (diskuto) 19:27, 28 apr. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Tour de Feminin".