Diskuto:Trans-novgvineaj lingvoj

Strange aspektas

redakti

Saluton. Ĉe mi la teksto "Suda Novgvineo, de oriento al okcidento" kaj ĉio sub ĝi kuŝas parte sur la informkesto. Ĉu tio estas korektebla? Mi jam uzas 1024oble 768 pikselojn. --Tlustulimu (diskuto) 19:06, 8 Jul. 2013 (UTC)

Ĉe mi, per Fajrovulpo, ne estas tiel, negrave kiom mi grandigas aŭ malgrandigas la unuopajn literojn. Bonvolu elprovi malgrandigi la nombron en {{Multkolumna|60%}} al malpli ol 60: Se en aliaj retkroziloj la listo ne uzas la plenan spacon maldekstre de la informkesto, tio ne estas problemo, sed se en iuj ĝi grafike interferas kun la informkesto, tio kompreneble estas efiko nedezirata. Mi antaŭe neniam uzis la ŝablonon "multkolumna", nur nun adaptis ĝin laŭ la informkesta teksto de la angla versio de la artikolo. Se ĉe vi estas la grafika problemo kaj ĉe mi ne, malpraktikus se estus mi kiu eksperimentus per la parametro, pli utilas ke vi faru tion... --ThomasPusch (diskuto) 19:43, 8 Jul. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Trans-novgvineaj lingvoj".