Diskuto:Travideblo

Saluton Mo, mi korektis la unuan frazon. Salut de Petro :-) 2. Aŭg. 2005 13:33 (UTC)

Saluton Umberto, bonvolu pardoni, sed via "ne bloki vidon" ne estas la sama kiel "esti travidebla" aŭ "vidi tra io". Se ni metos materion antaŭ la okulojn, tio ne signifas, ke ni povas vidi tra ĝi. Ekzemple vitro aŭ okulvitro estas travidebla, eĉ kiam ĝi estas antaŭ niaj okuloj, sed ekzemple manplato metita antaŭ la okuloj ne estas travidebla. Ĝi sole "blokas la vidon". Ni vidas sole ĝis la manplato. Ne malantaŭ ĝi. Por ke ĝi ne plu bloku la vidon, ni devas forŝovi ĝin. Kaj tio ne signifas, ke la manplato fariĝos pro la forŝovo travidebla. Salutas Petro 2. Aŭg. 2005 19:21 (UTC)

Kion vi opinias pri la sekva (konfesinde malpli konciza) difino? --Mo

"Travideblo aŭ travidebleco estas eco de materio tralasi lumon tiel, ke objekto trans ĝi estas tute aŭ parte rekonebla fare de rigardanto antaŭ ĝi."
Mi plenigus la frazon tiel: "Travideblo aŭ travidebleco estas eco de materio tralasi lumon tiel, ke objekto videbla tra ĝi estas tute aŭ parte rekonebla fare de rigardanto antaŭ ĝi." Petro 3. Aŭg. 2005 12:03 (UTC)

Mo, mi ankaŭ pripensis pri "materialo". Bonvolu pripensi ankaŭ - "materio" estas naturprodukto, "materialo" estas homa produkto. Vitro estas do homa produkto, ĉi tie estus konvene uzi "materialo" kaj ekz. sukceno estas naturprodukto, do "materio". Ni povus aldoni "materio" aŭ "materialo". Mi iom korektos la komencon de la artikolo. Bonvolu respondi, se vi konsentos aŭ rekte korektu ĝin aŭ aldonu plu. Ankoraŭ povas ekzisti "abstrakta travideblo", pri kiu estas skribata plu en la artikolo, ekz. travidebla situacio, stato ktp., kiam nek materio nek materialo estas antaŭ ies okuloj, kaj tamen estas io travidebla. Petro :-) 3. Aŭg. 2005 14:59 (UTC)

Mankas al mi nun tempo - tamen mallonge: Pri materio-materialo ni, tiel ŝajnas , havis paralelajn konsentajn pensojn. (Post dua lego mi tamen malkonsentas pri tio ĉi: "materio" estas naturprodukto, "materialo" estas homa produkto) Mia konkludo estis fine, uzi "materio", ĉar ĝi inkluzivas materialon, vi nun mencias ambaŭ, kio eble ne estas centprocente logike, tamen respondas al la lingvopraktika fakto, ke oni spontane pli ofte emas pensi/paroli pri materialo.

Jes, kompreneble ankaŭ ekzistas uzo kun metafora signifo (ekz. la teksto pri MAS), tio ne necesigas mencion en la supra difino, sufiĉos ĉapitrotitolo aŭ klariga frazeto.

Amike salutas vin Mo

PS.:Cetere: Ankaŭ sukceno povas nomiĝi materialo - se homo ĝin uzas por produkti ion el ĝi. (Citaĵo: Materialo estas <1> ĉia materia substanco, el kiu la homa laboro produktas ion aŭ al kiu ĝi donas apartan formon,...)

Reiri al la paĝo "Travideblo".