Diskuto:Trebinje

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

En septembro 2011 Verdulo starigis la artikolan ĝermon, kaj notis "Trebinje estas la administracia centro de la regiono Trebinje." Mi nun, kie mi rigardis, trovis neniun indikon pri ekzisto de tia "regiono Trebinje". Sed aliflanke mankas al mi indiko pri la certe ekzistanta geografia kaj kultura regiono Hercegovino. Tial mi nun forprenas la indikon pri "regiono Trebinje", kaj metas indikon pri Hercegovino. Se ia "regiono Trebinje" tamen ekzistas, bonos ĉi tie almenaŭ noti vikidatuman kodon. ... Momenton: rerigardante, mi tamen trovis iun regionon Trebinje de 7 komunumoj aŭ municipoj: temas pri vikidatuma kodo d:Q1371044. En multaj lingvoj la regionoj ne menciiĝas, ekzemple angle aŭ france, sed kompreneble tio ne estas argumento ke ili ne ekzistas - nur eble, ke ne ĉiuj vikipedianoj konsideras ilin prioritata temo. Pri la najbara regiono Foča la germana teksto indikas ke tiu regiono nur ekzistis ĝis 2015, la nederlanda, hispana kaj itala tekstoj informas ke la regiono daŭre aktualas, kaj suspektige ne estas ajna artikolo en la bosna, serba aŭ kroata. Tio estas signo, ke simple la nederlanda, hispana kaj itala tekstoj draste malaktualas. Pri la regiono Trebinje tamen estas tekstoj en la bosna, kroata kaj serba: la kroata teksto pli konfuzas ol klarigas, tie ŝajnas ke estas pluraj proponoj kiel regione aŭ subregione dividi la landon respektive la subparton serba respubliko. Mi pensas ke provizore tute bonas la sinteno de la angloj kaj francoj kaj multaj aliaj branĉoj de vikipedio simple ignori la diversajn, parte kontraŭdirajn informojn kaj aliflanke ankaŭ informtruojn pri eventualaj nunaj aŭ eksaj regionoj. ThomasPusch (diskuto) 15:42, 21 feb. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Trebinje".