Diskuto:Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Mi ŝatus trovi ĉi tie ion pli pri la rilato al UEA - ekzemple, ekde kiam ĝi estis ĝia junulara suborganizo. -- Paŭlo 01:33, 1. Aŭg 2004 (UTC)
Tion legu en la jarlibro: mi aldonas citaĵon el la paĝo 50, JL 2004. Marteno --62.131.140.230 22:49, 14. Jul 2005 (UTC)
Nomo de estrarano redakti
En la prezento de la nova estraro en paĝo de TEJO unu el la estraranoj nomiĝas Klara Értl. En ĉi tiu Vikipedio ekzistas artikolo pri Klára Ertl kaj ankaŭ en alia TEJO-paĝo ekzistas Klára Ertl. Mi forte supozas, ke temas pri la sama persono. Ĉu iu scias kio estas la ĝusta nomo?--LoMo600 (diskuto) 18:21, 19 jul. 2020 (UTC)
Klára Ertl. Jam korektigite en la anonco. LukiZ (diskuto) 07:43, 20 jul. 2020 (UTC)
Ruĝa ligilo redakti
Ĉu iun informon oni povus aldoni pri la TEJO-grupiĝo Junaj Amikoj de Esperanto??? Se ne, se ekzemple nur statistike temas pri la plej junaj TEJO-anoj sub certa aĝlimo, tiam estus saĝe forpreni la ruĝan ligilon, sed pli bone kompreneble estas aldoni informojn. Sincere ThomasPusch (diskuto) 12:50, 20 nov. 2022 (UTC)