La esperanta vorto estas uncialo redakti

Mi opinias necesa alinomi la artikolon al uncialo laŭ la tradicio de la aŭtoritataj vortaroj (SPIV, NPIV); tiu formo ankaŭ estas la plej internacia:

  • ĝin uzas 4 el la 5 traduklingvoj de la Fundamento (en, de, ru, pl);
  • ĝin uzas plimulto de aliaj nacilingvoj, de Latino kaj la hispana ĝis la ĉeĥa kaj suoma;
  • eĉ por la franca kaj itala, kiuj escepte uzas la komencan o-, la tradukvortaroj Esperanto-nacilingvaj donas la formon "uncialo" (Waringhien: GDEF/Suplemento, p. 14; simile en la vortaro de Carlo Minnaja).

La formo uncialo estas do senrivala, etimologie ĝusta, internacia. Necesas prezenti seriozajn argumentojn se oni efektive volas enuzigi la formon oncialo.

Sergio (diskuto) 06:29, 7 Sep. 2013 (UTC)

  1.   Por: --Salatonbv (diskuto) 06:44, 7 Sep. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Uncialo".