Diskuto:Unu Minuto Vikio

La teksto de la paĝo "Unu Minuto Vikio" estas grandparte tute detruita. Ŝajnas, ke iel oni provis uzi samtempe plurajn diversajn signokodojn en la paĝo. Tio ne eblas. Kie oni povas retrovi nedifektitan ekzempleron? Bertilo WENNERGREN

Jen la originalo, kiu ankaŭ intermiksas la signokodojn: http://c2.com/cgi/wiki?InternationalOneMinuteWiki --Brion VIBBER 18:49, 20. Nov 2002 (UTC)

Mi proponas aŭ tute nuligi tiun sensencan paĝon, aŭ anstataŭigi ĝin per traduko/adapto de la paĝo "One Minute Wiki" ĉe http://www.ecyrd.com/JSPWiki/Wiki.jsp?page=OneMinuteWiki.

Reiri al la paĝo "Unu Minuto Vikio".