Diskuto:Urala federacia regiono

Latest comment: antaŭ 10 monatoj by ThomasPusch in topic Konataj regionanoj

Antaŭ kvar tagoj anonima redaktanto aldonis sekvan liston (jen iom polurigite):

Konataj regionanoj

redakti
  • Sergej Svetlakov, spektaklisto, televida prezentisto, aktoro, produktanto kaj scenaristo
  • Aleksandr Masljakov, televida prezentisto kaj filmproduktanto
  • Semjon Altov, humurista verkisto
  • Aleksej Balabanov, kinoreĝisoro, filmproduktanto kaj scenaristo
  • Jurij Loza, kantisto kaj komponisto
  • Aleksandr Malinin, kantisto
  • Igor Altuŝkin, entreprenisto, fondinto kaj estrara prezidanto de la rusa Kupra Kompanio [1]

Hodiaŭ la listo ne reviziiĝis kaj elĵetiĝis. Efektive neniu de tiuj homoj jam havas esperantlingvan vikipedian biografion. Sed tamen iam estonte povos esti tute sence havi tian listeton de "konataj regionanoj" ĉi tie... se unuaj biografioj jam verkiĝis. Mi ne plene certas pri menciindeco de la entreprenisto, la metinto videble ankaŭ dubis, ĉar nur ĉe tiu nomo aldoniĝis referenco - sed se iam ekzistos artikolo, sen stilaj problemoj, eblos esti grandanima pri mencio en tia listo. Tial mi nun "savas" la polurigitan liston al la diskutpaĝo, por ke ĝi ne plene malaperu. ThomasPusch (diskuto) 18:45, 18 jul. 2023 (UTC)Reply

Referencoj

redakti
Reiri al la paĝo "Urala federacia regiono".