Diskuto:Vikipedia T-Ĉemizo

Nu, mi observas, ke estas uzota la stranga teksto esperanta "Redaktu tekston de la pago", kiu efike estas sensencaĵo, signifante "redaktu la tekston de la mon-transfero". Kial ne ĝuste skribi "Redaktu tekston de la paĝo" kun ĝ? Ĉu la usonaj t-ĉemizistoj havos problemon kun espaj literoj? (Kion mi dubas, pensante pri la japana traduko...) Se vere, kial ne lasi ilin presi "Redaktu tekston de la pagxo"? Estus almenaŭ malpli erare...

--Bab

Kompreneble temas pri ia malnova tajperaro aŭ forgeso. Mi korektis ĝin. (Kial vi mem ne korektis?) Bedaŭrinde, la japana traduko estas fuŝeta (la "155;" mi iom pridubas, ĉu ne?) pro ia problemo kun la vikiprogramo. Kia fiprogramo! Mi puŝos Jimbon tuj starigi la novan... feh. --Brion VIBBER
Reiri al la paĝo "Vikipedia T-Ĉemizo".