Diskuto:Vortoj por grandegaj nombroj
Dekagramo redakti
Dekagramo = dag! --Harry8 21:41, 4. Apr 2009 (UTC)
Titolo redakti
La kunmetaĵo uzata en la titolo ("numeralego") estas uzata nenie en la ekster-Vikipedia Esperanta Interreto. Aldone, ĝi uzas la neoficialan radikon "numeral/". Vidu ankaŭ mian proponon ŝanĝi la titolon de la artikolo numeralo. Ĉe ĉi tiu artikolo mi preferus la titolon "Vortoj por grandegaj nombroj" (kiel en la ligitaj alilingvaj artikoloj), aŭ eble "nombregvorto". Marcos 21:49, 19. Nov 2009 (UTC)
kunigu tabelojn redakti
Mi proponas la kunigon de du tabelojn de la sekcioj "Vortoj por grandegaj nombroj" kaj "Historio" ĉar ŝajnas esti eraroj en la esprimo: En la unua tabelo, "Nombrovorto laŭ "Longa" Skalo" ne montras vortojn kiel "biliono" kaj "biliardo" sed nur "Duiliono" kaj "Duiliardo". Ankaŭ en la dua tablo, kiel oni povus disigi "Eŭropa" kaj "Usona/Brita"?
Jen estas mia propono.
Nombro | Nombrovorto laŭ "Mallonga" Skalo |
Nombrovorto laŭ "Longa" Skalo |
Preferinda nombrovorto en Esperanto |
---|---|---|---|
106 | Miliono | Miliono | Miliono |
109 | Biliono | Miliardo | Miliardo |
1012 | Triliono | Biliono | Duiliono |
1015 | Kvadriliono | Biliardo | Duiliardo |
1018 | Kvintiliono | Triliono | Triiliono |
1021 | Sekstiliono | Triliardo | Triiliardo |
1024 | Septiliono | Kvadriliono | Kvariliono |
1027 | Oktiliono | Kvadriliardo | Kvariliardo |
1030 | Noniliono | Kvintiliono | Kviniliono |
1033 | Deciliono | Kvintiliardo | Kviniliardo |
1036 | Undeciliono | Sekstiliono | Sesiliono |
1039 | Duodeciliono | Sekstiliardo | Sesiliardo |
1042 | Tredeciliono | Septiliono | Sepiliono |
1045 | Kvatuordeciliono | Septiliardo | Sepiliardo |
1048 | Kvindeciliono | Oktiliono | Okiliono |
1051 | Seksdeciliono | Oktiliardo | Okiliardo |
1054 | Septendeciliono | Noniliono | Naŭiliono |
1057 | Oktodeciliono | Noniliardo | Naŭiliardo |
1060 | Novemdeciliono | Deciliono | Dekiliono |
1063 | Vigintiliono | Deciliardo | Dekiliardo |
1066 | Unvigintiliono | Undeciliono | |
1069 | Duovigintiliono | Undeciliardo |
Se neniu kontraŭos, mi ŝanĝos la tabelon laŭ tio. --Salatonbv (diskuto) 09:49, 20 Dec. 2013 (UTC)