Mi opinias, ke miaj ŝanĝoj (el la franca) plibonigas la artikolon. Laŭ mi, la klasifiko ĉi tie estis fuŝa, kaj donis iom malnetan aspekton al la artikolo. Ĝi estas traktata pli taŭge per la tabelo ĉe Animalo.
Jmb 14:05, 16. Jul 2005 (UTC)

Mi pligrandigis la artikolon kaj forigis la ŝablono {{ĝermo}}. Alzinous (diskuto) 17:47, 15 jun. 2019 (UTC)Reply

Ĉu eblus "bluigi" la lastajn ruĝajn ligilojn? redakti

Mi ĵus forigis la longtempe ruĝajn ligilojn pri "kiroptologio" kaj "cetacologio", vortumante la listeron tiel:
" * Mamuloscienco (inkluzive de aliaj sub-fakoj: kiroptologio pri kiropteroj, cetacologio pri cetacojprimatologio pri primatoj)"
Tiel bone eblas elturniĝi, kaj leganto komprenas pli ol se simple estas ruĝaj ligiloj, sen iu informo. Se iu iam volos verki artikolon, tiu ĉiukaze devus serĉi la vortojn "kiroptologio" kaj "cetacologio" en aliaj tekstoj kaj povos mem meti ligilojn, kiuj tiam tuj estos bluaj kaj utilaj.
Nun en la teksto restas nur du ruĝaj ligiloj, morfografio kaj teratologio. Tiuj du temoj daŭre serĉas redaktanton. @Alzinous: Ĉu vi eble povus entuziasmiĝi pri ili? ThomasPusch (diskuto) 10:02, 29 maj. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Zoologio".