Distili signifas laŭ PIV: apartigi substancon de ĝiaj malpuraĵoj aŭ de kunkomponantoj, vaporiĝante per varmo ĝiajn vaporiĝemajn eroj kaj poste relikvigante la vaporon per malvarmo.

Distilado per alambiko
Tipaj industriaj distiladaj turoj por naftorafinado
Mallongvoja vakua distilada aparato kun vertikala kondensigilo (malvarma fingro), por minimumigi la distiladan vojon; 1: Poto kun baro kontraŭ ĝibantaj grajnoj 2: Malvarma fingro - kurba por direktigi kondensaĵon 3: Malvarmiga akvo eksteren 4: malvarmiga akvo enen 5: Vakua/gasa forpumpado 6: Distilaĵa balono

La teknika proceduro de distilado okazas en distilejo per distililo kaj la produkto estas distilaĵo, foje trinkebla (brando).

La metodo estas interalie uzata por purigi akvon, por produkti brandojn aŭ por disspecigi la diversajn likvaĵojn de nafto por ricevi utiligeblajn produktojn (ekz. dizelo)

Procezo de distilado redakti

Distiladodevaporado estas fizika procezo, dum kiu oni transformas likvon al vaporo kaj poste oni fluidigas la vaporon.

Oni uzas la distiladon je dispartigo de la likvoj kaj solidaj materialoj (tradicia alkoholpretigo) aŭ dispartigo de likvoj kun diversaj bolpunktoj (naftorafinado). Oni uzas la distiladon ankaŭ por prilaboro de formaldehidofenolo kaj sensaligo de la marakvo.

La distiladon de marakvo mencias jam Aristotelo. La pli Plinio la Maljuna priskribas simplan kondensadan metodon: dum ardigo de la rezino, la liberiĝanta oleo kolektiĝas en aparato ĉe lano en ties supra parto.

La distilaj aparatoj entenas la sekvajn ĉefajn partojn: varmegiga ujo, vapormalvarmiga ujo kaj kolekta ujo.

Metodoj redakti

La frakcia distilado helpas apartigi likvomiksaĵon, en kiu la bolpunktoj similas (naftorafinado). Ĉe tiu metodo oni rekondukas parton de la precipitita vaporo kaj dum la refluo kontaktas la likvon kaj la vaporon, tiel la distilado iĝas pli perfekta. Tio estas nomita rektifikado aŭ riĉiĝo, kiam la plej volatilaj komponantoj densiĝas, apartiĝas.

La plurŝtupa distilado estas uzata ĉefe dum sensaligo de marakvoj. Oni tie ne boligas la likvon, sed kondukas ĝin el grandprema ujo al pli malgrandprema ujo. Pro la malkresko de la premo, la likvo vaporiĝas pli rapide kaj la tiel estiĝanta vaporo pli poste precipitiĝas kiel distilaĵo.

Dum la vakua distilado oni estigas grandan vakuon per vakua pumpilo. Oni uzas tiun metodon ĉe tiuj materialoj, kiuj bolas en ekstreme altaj temperaturoj aŭ disiĝas bolante en atmosfera premo.

Oni uzas akvovaporan distiladon por distili sub normala bolpunkto. Tiu metodo bonvenas por distilado de akvonesolveblaj likvoj (grasacidoj kaj sokoleoj). Oni kondukas tra la likvo akvovaporon, kiu certigas la necesan varmon por la vaporigo.

Eksteraj ligiloj redakti