Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri optika fenomeno. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Distordo (apartigilo).

Distordo estas aberacio de objektivo, kiu estas variado de pligrandigo de objektivo depende de angula distanco de objekto ĝis la optika akso.

Distordo de unulensa objektivo kaj ĝia forigo en periskopo kun diafragmo inter la lensoj

Distordo malrektigas rektajn liniojn de la bildo, pro kio malpligrandiĝas simileco inter la objekto kaj la bildo.

Distordo dependas de loko de diafragmo en objektivo. Distordo povas esti forigita nur ĉe objektivoj, kiuj havas ne malpli ol du lensojn, per lokigado de diafragmo inter la lensoj.

Unulensa objektivo havas distordon. Periskopo, aplanato, anastigmato preskaŭ ne havas distordon.

Ankaŭ larĝegangula objektivo ĉiam havas distordon.