Distrikto Aichach-Friedberg

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Ŝvabio
administra sidejo: Aichach
areo: 783 km²
loĝantoj: 137334
(fine de decembro 2022)
Aŭtokodo: AIC
Municipokodo: 09377
Komunumoj: 24
Administreja adreso: Münchener Str. 9
86551 Aichach
Retejo: www.lra-aic-fdb.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Aichach-Friedberg (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Bavario de Germanio. Administra centro de la distrikto estas la urbo Aichach. En la distrikto sur areo de 781 km² loĝas 124.800 homoj; do meznombre 160 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Aichach-Friedberg estas signita per 1.

Aichach-Friedberg
Aichach-Friedberg

Najbaraj distriktoj estas norde la distrikto Neuburg-Schrobenhausen, oriente la distriktoj Dachau kaj Fürstenfeldbruck, sude la distrikto Landsberg am Lech, okcidente la eksterdistrikta urbo Augsburg kun ties distrikto kaj nordokcidente la distrikto Donau-Ries.

Geografio redakti

La distrikto situas oriente de la urbo Aŭgsburgo; la limon inter ambaŭ areoj grandparte difinas la rivero die Lech. La plej grava rivereto interne de la distrikto nomiĝas Paar, ĝi de sudokcidento al nordoriento vojas tra la distrikto kaj pasas iujn partojn de la urbo Friedberg kaj la komunumon Aichach.

La distrikto estas kampare strukturigita, la solaj pli grandaj urboj kaj komunumoj estas Friedberg, Aichach kaj Dasing kaj en la distrikta sudo Mering kaj Kissing. Apud tiuj centroj ekzistas preskaŭ nur malgrandaj ĝis tre malgrandaj vilaĝoj.

La distrikto germanlingve ankaŭ nomatas Wittelsbacher Land, ĉar la nobela dinastio Wittelsbacher, el kies familio dum pluraj jarcentoj venis la reĝoj de Bavario, ĉi tie havis sian familian sidejon. Ankoraŭ nun en Oberwittelsbach, urboparto de Aichach, viziteblas la restaĵoj de la mezepoka familia fortikaĵo kaj funkcianta burga preĝejo.

 
Rivereto Paar
 
Kastelo Friedberg