Distrikto Anhalt-Zerbst

ATENTU: La 1-an de julio 2007 la distrikto Anhalt-Zerbst malfondiĝis kaj ĝiaj komunumoj dispartiĝis al la novaj distriktoj Anhalt-Bitterfeld, Jerichower Land kaj Wittenberg. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto!



Distrikto Anhalt-Zerbst
Origina nomo Landkreis Anhalt-Zerbst

Landkreis • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj
Administrado
Estas parto de Saksio-Anhalto
Administra centro Zerbst
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003) 70 889
Loĝdenso 63 loĝ./km²
Geografio
Areo 1.131,69 km²
Distrikto Anhalt-Zerbst sur la mapo de Saksio-Anhalto
Distrikto Anhalt-Zerbst sur la mapo de Saksio-Anhalto
Geografia situo 52° 0′ 0″ N, 12° 4′ 48″ O (mapo)5212.08Koordinatoj: 52° 0′ 0″ N, 12° 4′ 48″ O (mapo) [+]
Distrikto Anhalt-Zerbst (Germanio)
Distrikto Anhalt-Zerbst (Germanio)
DEC
Distrikto Anhalt-Zerbst
Distrikto Anhalt-Zerbst
Situo de Distrikto Anhalt-Zerbst
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj AZE
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Distrikto Anhalt-Zerbst [+]
vdr

La distrikto Anhalt-Zerbst (germane: Landkreis) ĝis ties malfondo la 1-an de julio 2007 situis en la nordokcidento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Zerbst estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.131,69 km² loĝis 70.889 homoj; do meznombre 63 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekva skema mapo de la distriktoj antaŭ la administra reformo julio 2007 la distrikto Anhalt-Zerbst estas signita per 2.

Najbaraj distriktoj estis norde Jerichower Land (9) kaj Potsdam-Mittelmark (ĉi lasta en Brandenburgio), oriente Wittenberg (21), sude la eksterdistrikta urbo Dessau kaj la distrikto Köthen (10), en la okcidento la distrikto Schönebeck (17).