Distrikto Baktalórántháza
La Distrikto Baktalórántháza (hungare Baktalórántházai járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg. Ĝi situas sur ebenaĵo en la meza parto de la departemento (en la nordorienta parto de la lando).
Distrikto Baktalórántháza | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Norda Ebenaĵo, Departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg | ||
Ĉefurbo | Baktalórántháza | ||
- koordinatoj | 48° N, 22° O (mapo)48.0166666722.05Koordinatoj: 48° N, 22° O (mapo) | ||
Areo | 254,47 km² (25 447 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 17 398 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 68,37 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Baktalórántháza | |||
La distrikta ĉefurbo estas Baktalórántháza, kiu estas urbo, krome estas unu grandvilaĝo, la ceteraj 10 estas vilaĝoj.
La areo estas 254,47 km², kie loĝas 19 521 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (terpomoj, pomoj) kaj bestobredadoj. Menciindas la senlaboreco, kiu estas pli alta, ol la ceteraj regionoj.
Historio redakti
Tiu distrikto funkciis jam en la historio kiel distrikto de . ’’Lórántháza’’ aŭ de ’’Nyírbakta’’ kaj ĝis 1950 kiel parto de Szabolcs. Menciindas, ke la distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj redakti
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Baktalórántháza, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Laskod kaj Nyírjákó
- grandvilaĝo: Levelek, kiu administras ankaŭ vilaĝon Besenyőd
- vilaĝoj:
- Ófehértó, kiu administras ankaŭ vilaĝon Magy
- Ramocsaháza, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Nyíribrony kaj Nyírkércs
- Petneháza, kiu administras ankaŭ vilaĝon Rohod
Fontoj redakti
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio