Diessenhofen (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Diessenhofen)

Distrikto Diessenhofen estas administa unuo de Kantono Turgovio. Kun areon de 41,2 km² kaj 6413 loĝantoj la 31-an de decembro 2007 ĝi estas la plej malgranda distrikto de la kantono. La ĉefurbo de la distrikto estas la urbo Diessenhofen.

Distrikto Diessenhofen
Blazono de Diessenhofen
Diessenhofen
tria-nivela administra teritoria unuo • distrikto de Svisio
Mapo de la distrikto Diessenhofen
Kantono Turgovio
Ĉefloko Diessenhofen
Koordinatoj  47° 41′ N 8° 45′ O / 47.683 °N, 8.750 °O / 47.683; 8.750 (mapo)Koordinatoj: 47° 41′ N 8° 45′ O / 47.683 °N, 8.750 °O / 47.683; 8.750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6413 (2007-12-31)
Areo 41,2 km²
Loĝantardenseco 155,66 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2003
vdr

Geografio redakti

La distrikto Diessenhofen situas en nordoriento de la Kantono Turgovio ĉe la norda bordo de Rejno kaj sur la orienta parto de la montoĉeno Seerücken.

Trafiko redakti

Tra la distrikto Diessenhofen pasas la fervojlinio laŭ longe de la norda bordo de Rejno de Ŝafhaŭzo al Kreuzlingen, kiu estas servata de regionaj trajnlinioj de la turgovia fervojkompanio THURBO AG. La vilaĝoj sur Seerücken atingeblaj per diversaj poŝtaŭtolinioj. Sur la Rejno cirkulas ankaŭ la liniŝipoj de Ŝafhaŭzo al Konstanco.

Historio redakti

Jam en mezepoko la urbeto Diessenhofen akiris urborajto kaj fariĝis plej malfrue ek de 1245 la centro de eta voktejo. Tiu voktejo povis konservi parton de siaj privilegioj ankaŭ dum la plurjarcenta okupado de Turgovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo. Post la liberiĝo de Turgovio okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 el la iama voktejo Diessenhofen fariĝis distrikto de la nova Kantono Turgovio. En la regiono la tempo ŝajnas esti haltigita. La tuta distrikto kvazaŭ konservis aspekton kaj strukturon mezepokan. La reginono restis agrikultura kaj la pitoreska mezepoka ĉefurbeto allogas multajn turistojn.

Komunumoj de la distrikto Diessenhofen redakti

Al la distrikto Diessenhofen apartenas je la fino de 2008 la sekvantaj tri komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(Dec 2007)
Areo
in km²
Komunuma n-ro
  Basadingen-Schlattingen 1679 15,7 4536
  Diessenhofen 3160 10,0 4545
  Schlatt 1574 15,5 4546
Totale 3 6413 41,2 2003

Eksteraj ligiloj redakti