Distrikto Erlangen-Höchstadt

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Meza Frankonio
administra sidejo: Erlangen
areo: 564 km²
loĝantoj: 140 994
(fine de decembro 2022)
Aŭtokodo: ERH
Municipokodo: 09572
Komunumoj: 25
Administreja adreso: Marktplatz 6
91054 Erlangen
Retejo: www.erlangen-hoechstadt.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Erlangen-Höchstadt (germane: Landkreis) situas en la nordo de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Erlangen estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 565 km² fine de decembro 2022 loĝis 140 994 homoj; do meznombre 228 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Erlangen-Höchstadt estas signita per 22. Granda parto de la distrikta areo apartenas al la arbara regiono Steigerwald.

Najbaraj distriktoj estas (de nordo laŭ iro de horloĝo) Fürth, Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim, Bamberg, Forchheim kaj Nürnberger Land, krome la urboj Nürnberg kaj Erlangen. La urbo Erlangen ne apartenas al la distrikto, tamen ĝi estas ties administra centro.