Distrikto Góra

distrikto en Pollando

Distrikto Góra - pole powiat górowski - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Malsupra Silezio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Góra. Ĝis la jaro 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Guhrau. Fine de 2019 en la distrikto vivis 34 870 loĝantoj.

Distrikto Góra
Pola nomo powiat górowski
Blazono
Situo en regiono
Mapo
Distrikto
Provinco Malsupra Silezio
Ĉefurbo Góra
Kvanto de komunumoj:
    urbaj -
    urbo-kampaj 2
    kampaj 2
Urbeco 42,24
Areo 738,11 km2
Loĝantaro 34870 (en 2019)
Loĝdenso 47/km2
Aŭtokodo DGR
TERYT 5.02.02.04.00.0
Estro Anna Kolibek
Adreso de estraro ul. Mickiewicza 1
Poŝtkodo de estraro 56-200
Telefono de estraro 65 543-35-12
Fakso de estraro 65 543-35-11
Retpaĝaro de distrikto http://www.starostwo.powiatgorowski.pl/
vdr
Kastelo en Góra, el la tempo de bohemia dinastio Piastoj, el la 14-a kaj 15-a jarcentoj.
Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito


Loĝantaro de la distrikto redakti

En la distrikto estas du urboj:

Eksteraj ligiloj redakti

 
La preĝejo de Sankta Katerina en Góra/Guhrau
 
La mezepoka turo de Głogów/Glogau en Góra/Guhrau
 
La princa kastelo en urbeto WąsoszHerrnstadt
 
La interno de la preĝejo Sankta Jozefo en Wąsosz/Herrnstadt