Distrikto Galați

distrikto (rumane județ) en Rumanio

Galați [galacj'] estas distrikto (rumane județ) en la orienta Rumanio, en la regiono Moldavio, ĉe la landlimo kun Respubliko Moldavio. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma Galați. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 496 892 loĝantoj sur areo de 4 466 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 111 loĝantoj/km².

Distrikto Galați
distrikto
Ĉefurbo Galați
Regiono regiono Moldavio
mallonge GL
Telefono +40×36...
Areo
 
4 466 km²
(341-a rango)
Loĝantaro 496 892
(stato de 2021, 10-a rango)
Loĝdenso 111/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr

Najbaroj: oriente: Moldavio; sud-oriente: distrikto Tulcea; sude: distrikto Brăila; okcidente: distrikto Vrancea; norde: distrikto Vaslui.

Sude de la distrikto la riveroj Siret kaj Prut fluas en Danubon. Ĉiuj tri riveroj konsistigas iom de la distriktaj limoj: Siret la sudan al la distrikto Brăila, Danubo la sud-orientan al la distrikto Tulcea kaj Prut la orientan al Respubliko Moldavio.

Listo de la urboj en la distrikto Galați redakti

  • Berești
  • Galați
  • Târgu Bujor
  • Tecuci

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti