Distrikto Germersheim

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Rejnlando-Palatinato
Administra urbo: Germersheim
Areo: 463 km²
Loĝantoj: 130793
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 270
Aŭtokodo: GER
Municipokodo: 07334
Komunumoj: 31
Adreso de la
distrikta administrejo:
Luitpoldplatz 1
76725 Germersheim
rete: www.kreis-germersheim.de
retpoŝte: info@kreis-germersheim.de
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato

La distrikto Germersheim situas en la sudoriento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, lime al Francio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Germersheim.

Najbaras la distriktoj Südliche Weinstraße (suda vinstrato) kaj Rhein-Pfalz en la federacia lando Rejnlando-Palatinato plus la distrikto Rastatt kaj la eksterdistrikta urbo Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio, sed ankaŭ la departemento Bas-Rhin kun sia arondismento Wissembourg en Francio.

La rivero Rejno grandparte konsistigas la orientan limon de la teritorio kaj samtempe markas la limon al la najbara federacia lando Baden-Virtembergo (inter alie al la eksterdistrikta urbo Karlsruhe), la rivero Lauter grandparte la sudan limon de la teritorio kaj samtempe la limon al Francio.

Komunumaroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti