Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Detmold
administra sidejo: Herford
areo: 450 km²
loĝantoj: 253 551 (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: HF (Herford)

La distrikto Herford situas en la nordoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Herford.

Ene de Nordrejn-Vestfalio najbaras la distriktoj Minden-Lübbecke norde, Lippe oriente kaj sude, Gütersloh plus la eksterdistrikta urbo Bielefeld sudokcidente; krome okcidente limas la distrikto Osnabrück de la najbara federacia lando Malsupra Saksio.

Geografio redakti

La distrikta teritorio geografie limiĝas norde pere de la montareto Wiehengebirge, sude pere de partoj de la montara Teŭtoburga Arbaro kaj oriente pere de la valo de la rivero Weser kaj la same montara Lipper Bergland. Okcidente ne ekzistas natura limo de la distrikto - la distrikta limo tie estas la limo inter la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio oriente kaj Malsupra Saksio okcidente, kaj tiu antaŭe dum la 19-a jarcento estis la historia limo inter la prusia provinco Vestfalio oriente kaj la reĝlando Hanovro okcidente.

La distrikta tereno estas milde montareta kaj kontrastas kun la pli altaj montaroj norde, oriente kaj sude, kiuj atingas altecojn de ĝis 300 metroj. La tereno estas fekunda kaj jam de pratempoj estis ŝatata loĝolando. La homoj de la bronza epoko postlasis spurojn, kaj dum granda parto de la 1-a jarmilo post Kristo la regiono estis loĝotereno de la saksoj. Pro la tradicie intensa agrikultura uzo de la grundo la teritoria parto de arbaroj malaltiĝis ĝis nur 8,3 procentoj. Nuntempe ĉefe kultiviĝas greno kaj maizo, sed ankaŭ kolzo. Pro la favoraj trafikaj konektoj kaj la ekĝermanta industriigo meze de la 19-a jarcento pli kaj pli kreskis kaj kunkreskiĝis la urboj de la distrikto, tial ke ĝi nun estas inter la plej dense enloĝataj distriktoj de Germanio.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 9 komunumoj, el kiuj 6 estas urboj. La sekva listo listigas ĉiujn 12 komunumojn, kaj inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.

Urboj

  1. Bünde (46 030)
  2. Enger (20 705)
  3. Herford (67 459)
  4. Löhne (40 265)
  5. Spenge (14 416)
  6. Vlotho (18 495)

Pliaj komunumj

  1. Hiddenhausen (19 924)
  2. Kirchlengern (16 366)
  3. Rödinghausen (9891)

Partneraj regionoj kaj urboj redakti

pliaj neoficialaj amikecoj kun urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti